• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 18:25:26    
Diversaj infanaj tagoj tra la mondo

cri

Geknaboj kaj infanoj estas estonteco de la ŝtato kaj espero de la nacio, krei bonan familian, socian kaj lernan medion al ĉiuj geknaboj kaj infanoj, por ke ili sane, gaje kaj feliĉe kresku, ĉiam estas celo de ĉiuj landoj en la mondo. La "Internacia Infana Festo" en la 1-a de junio ĉiujare estas festo aparte establita por geknaboj kaj infanoj.

Tamen, krom tiu internacia festo kaj la "Monda Infana Tago" en la 4-a dimanĉo ĉiuaprile, multaj landoj havas sian propran infanan feston kaj ankaŭ la celebra maniero havas sian karakteron, kiu ne nur enkorpigas tradicion kaj kutimon de diferencaj landoj, sed ankaŭ estas plena de ĝojo kaj viveco.

Japanio: tri infanaj festoj ĉiujare

Japanio estas lando kiu pleje celebras la infanan feston, ĉiujare ili havas tri infanajn tagojn kaj la celebra maniero estas interesa kaj plena de japana ĉarmo.

La 3-a de marto --- Knabina Tago

Tiu festo estas establita speciale por japanaj knabinoj. En tiu tago, gepatroj dispoziciis eksponan stablon en la hejmo, sur kiun ili metis belajn pupinojn en japana kimono kiel donacon al siaj filinoj.

La 5-a de majo --- Knaba Tago

Por bondeziri sanon kaj ĝojon al knaboj en la familio, en tiu tago ĉiuj japanaj familioj faris kolorajn bendojn en formo de karpo kun papero aŭ ŝtofo, kaj pendigis tiujn kolorajn bendojn sur bambua stango en serio kaj kunligis ilin kun orkolora ventmuelilo, kaj fine pendigis ĝin sur tegmento. Kredante, ke karpo havas animon kaj viglecon, japanoj esperas, ke la knabo en la familio povas esti kiel karpo. Tial tiu tago estas nomata kiel "Karpa Tago".

La 15-a de novembro --- Infana Tago de sep-, kvin- kaj tri-jaraj geknaboj

Laŭ kutimo de Japanio, tri-, kvin-, sep-jaraĝoj estas plej fortunaj aĝoj de geknaboj, tial en tiu tago ĉiujare la homoj aparte celebras por infanoj en tiuj tri aĝoj.

Kolombio: Porti maskon kaj ludi klaŭnon en Infana Tago

Kolombio difinis la 4-an de julio ĉiujare kiel la "Infanan Tagon". En tiu festo, lernejoj de la tuta lando okazigas diversajn vivplenajn celebrajn aktivadojn, la geknaboj ofte portas diversformajn maskojn kaj faras sin kiel klaŭnon kaj ludas surstrate.

Brazilo: Sano estas la unua

La Infana Tago de Brazilo estas la 15-a de aŭgusto, tiu tago ĝuste estas la "Tutlanda Imuniga Tago" de Brazilo. Tial en tiu tago, kuracistoj de diversaj lokoj ofte kuracas geknabojn kaj injektas vakcinon kontraŭ infana paralizo al infanoj aĝantaj malpli ol 5 jarojn. Tio montras, ke la registaro alte atentas sanon de infanoj.

Korea Respubliko: poŝtelefono estas plej preferata donaco

La 5-a de majo estas la Infana Tago de Korea Respubliko. Antaŭ veno de tiu festo, la gepatroj ofte preparas donacojn plej deziratajn de siaj gefiloj, ankaŭ diversaj magazenoj okazigas diversajn aktivadojn por akceli vendadon.

Kvankam la plej ŝatataj donacoj en la koro de gepatroj ofte estas tre uzataj, ekzemple libro, vesto, ludilo ktp. Tamen sekve de progreso kaj disvolviĝo de la socio, iuj koncernaj enketoj montras, ke pli kaj pli multe da geknaboj kaj infanoj de Korea Respubliko pleje deziras poŝtelefonon kiel donacon en la Infana Tago.

Svislando: "Knaba Tago" kaj "Knabina Tago"

Svislando havas 2 Infanajn Tagojn, tiu de knaboj kaj tiun de knabinoj. La 7-a de aŭgusto ĉiujare estas la "Knaba Tago", kiu nomiĝas ankaŭ "Langusta Tago", tio signifas stimuli knabojn lerni kuraĝan spiriton de langusto. En tiu tago, knaboj ofte ornamas sin kiel languston kaj prezentas iujn amindajn programerojn.

La 13-a de decembo estas la "Knabina Tago" de Svislando, estas nomata ankaŭ "Festo de Lucia". En svislanda legendo, Lucia estas feino kiu aparte protektas knabinojn. En tiu festo, knabinoj ofte beligas sin kiel feinon Lucia kaj faras bonaĵojn por aliaj geknaboj.