• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 08:29:11    
Xie Youyin: Memnudigo

CRI
Mi multe verkis pri gigantaj kaj durkarakteraj viroj de la okcidento de Liaoning (nordorienta provinco). Vidinte min, miaj legantoj sentas drastan malesperon, ĉar mi mem estas kaj naneca kaj magra kaj, regalate de ili, eĉ guton da vino ne tuŝas. Cetere, mi prenas malmulte da manĝaĵo. "Diable! Kiel vi povas esti nordokcidenta viro laborinta eĉ en ŝakto?"
Ĉiufoje mi devas ridete klarigi, ke mi estas suda barbarulo. Kia mi? Mi mem demetu ankaǔ ĉemizon!
En la fino de la 70-aj jaroj (de la 20-a jc.), mi lukris en karbominejo. Kial mi komencis per tio de antaǔ 30 jaroj? Ĝuste tiam mi, ankoraǔ tre juna, jam paŝis en la socion por vivteni min. Cetere, tiam mi jam komencis verkadon de noveloj kaj romanoj. Nu, per la 2 manoj mi tenis la 2 civilizaciojn, materian kaj spiritan. Tamen la paro da supraj membroj tro molis, tiel ke mi apenaǔ povis esti duona ministo. Kaj aliflanke ĉiu el miaj kontribuoj aǔ revenis aǔ perdiĝis neniel publikigite. Redonoj de miaj verkoj alflugis el Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenyang kaj...
Mortis la avo de nia estro. Li diktis, ke mi skribu elegian distikon. En la funebro mi forte ploris. Poste la estro diris, "Eta Xie! Mia avo forpasis en la aĝo de 81 jaroj. Mi estas ne lia filo, sed lia nepo. Mi ne larmas. Tamen vi... kortuŝe kaj humane!" Mi respondis, "Estro, vi certe povas imagi, ke homo, jam pasiginte 81 jarojn, subite forpasis, tio estas vere larmiga."
Fiksante nekomprenan rigardon al mi, li eble pensis, ke pro la legado mi fariĝis stulta kaj stranga. Fine li diris, "En la estonteco transportu manĝaĵojn!"
Transporti manĝaĵojn al minejaj laboristoj – jen grasa okupo: Ke tagmeze mi portu gamelojn el kuirejo en la ŝakton, ĝuante ĉion same kiel la laboristoj.
Mi enpaŝis la kuirejon, kies cementa planko estis plena de akvo. Plaǔd', plaǔd'! Vidinte iun okupita trans vaporo, mi intence ektusis.
"De kie?"
"De la 6-a brigado," mi respondis.
Veterana majstro levis kovrilon kaj, post foriĝo de vaporo, etendis la manojn. "Ĉiuj el la 6-a brigado laboras?"
"Jes!"
"264. Hengzhi, venu, kaj donu tiom da pasteĉoj al li, sed duonon legoman, duonon viandan!"
Mi vidis, kiu estas Hengzhi. Jen proksimume 30-jara kuiristino, kun okuloj sufiĉe ĉarmaj, sed ŝi iom levis la ŝultrojn por spiri, ŝajne suferante astmon. Plenuminte la taskon, ŝi demurigis kontolibron kaj, "Sigelon!"
Mi skribis mian nomon kaj faris sigeladon, sub "La 6-a brigado".
"Sufiĉas?" ŝi softe demandis min.
66 membroj de la 6-a brigado; al ĉiu 4 pasteĉojn, sume do 264. Mi respondis, "Sufiĉas, ĝuste 264."
"Ne, sed ĉu 4 sufiĉas al vi?" Ankoraǔ pli mallaǔte.
"Mi spiregis. Ŝi ridete ŝovis al mi 2 viandajn pasteĉojn. Survoje mi forvoris la 2-on. Jen tia mi, la verkisto...