• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 13:35:10    
Internacia Komitato de Olimpikoj diris, ke Pekino jam havas bazon por sukcese okazigi Olimpikojn en 2008

cri
La 2-an de junio en gazetara konferenco en Pekino, prezidanto de Kunlabora Komisiono por la 29-aj Olimpikoj de Internacia Komitato de Olimpikoj Hein Verbruggen alte taksis preparadon de Pekinaj Olimpikoj kaj diris, ke Pekino jam establis bazon por sukcese okazigi Olimpikojn en 2008.

La Kunlabora Komisiono por la 29-aj Olimpikoj estas la interkomunika establaĵo establita de Internacia Komitato de Olimpikoj kaj Pekina Komitato de Olimpikoj por prepari Pekinajn Olimpikojn en 2008. La laboro de la kunlabora komisiono enhavas regule esplori la progreson de la preparado de Pekinaj Olimpikoj kaj liveri al organiza komitato proponojn kaj konsultojn. De la 30-a de majo ĝis la 2-a de junio en Pekino, okazis la 4-a plena kunveno de la kunlabora komisiono. Dum la kunveno, membroj de la komisiono esploris konstruejojn de partaj sportejoj por la Olimpikoj en 2008 kaj Olimpikoj de Kripluloj kaj interparolis kun Pekina Organiza Komitato de Olimpikoj pri buĝeto, trafiko, sporto, propagando kaj merkata ekspluato.

En gazetara konferenco post la kunveno, prezidanto de la labora komisiono Hein Verbruggen esprimis, ke la progreso de la preparado de Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas kontentiga. Hein Verbruggen diris:

"Ni opinias, ke oni povas daŭre paroli pri la koncepto de 'verdaj olimpikoj', ĉi tie ni parolas ne nur pri la koncepto pri media protektado, sed ankaŭ pri tio, ke nun la preparado de Pekinaj Olimpikoj tre glate funkcias. La bazo por sukcese okazigi Pekinajn Olimpikojn en 2008 jam estis establita, la bazo enhavas riĉan kapitalon, glatan konstruadon de sportejoj kaj tre efikan organizon."

Hein Verbruggen konigis, ke la Pekina Komitato de Olimpikoj akiris gravan progreson en multaj flankoj, ekzemple, la konstruado de sportejoj tute funkcias laŭ plano, trafika plano estas realigata, Pekina Komitato de Olimpikoj triobligis la nombron de laborantoj kaj servado de amaskomunikiloj jam funkcias. Pri la speciala temo de media protektado, Pekino jam realigis sian promeson pri konstanta investado de tre multaj kapitaloj en la mediprotekta flanko.

La funkcia kosto de lastaj Olimpikoj senĉese pliiĝis, en la lasta jaro la kosto de Atenaj Olimpikoj jam atingis 1 920 milionojn da eŭroj kaj fariĝis la plej multekostaj Olimpikoj. Tial oni maltrankvilas, ĉu iutage la funkcia kosto eble superos enspezon de okazigantoj en la estonteco. Ĉu aperos la stato en Pekinaj Olimpikoj? Hein Verbruggen esprimis, ke ne necesas la maltrankvilo. Li esprimis, ke Internacia Komitato de Olimpikoj liveros al Pekinaj Olimpikoj kapitalon pere de vendo de transelsenda rajto kaj aŭspicia plano, ĉi tiuj kapitalo kaj enspezo de merkata ekspluato kaj bileta plano de Pekina Komitato de Olimpikoj kontentigos buĝeton de Pekina Komitato de Olimpikoj. Li diris:

"Kvankam la buĝeto lastatempe publikigita de Pekina Komitato de Olimpikoj iom pliiĝis, tamen ni devas montri, ke la pliiĝo ne kaŭzos troan koston, kaj la totala kosto de Pekinaj Olimpikoj devas ne superi koston de Atenaj Olimpikoj je 1 920 milionoj da eŭroj. Ni tre havas fidon pri la pekina funkcia buĝeto, ĉar oni vidis, ke la pekina ekspluato relative sukcesas, eĉ tre sukcesas."

Hein Verbruggen emfazis, ke oni ne devas konfuzi la funkcian buĝeton de Pekinaj Olimpikoj kaj investon de urbaj bazaj instalaĵoj, ĉar la bazaj instalaĵoj longtempe servos al Pekino, kaj en lastaj Olimpikoj, la du kostoj estas respektive kalkulitaj. Li esprimis, ke la rimedoj, alprenitaj de Studa Komisiono pri Olimpikoj sub Internacia Komitato de Olimpikoj por kontroli senĉese vastiĝantajn skalon kaj koston de Olimpikoj, jam ekakiris efikon.