• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 13:40:42    
Ĉinio plue helpas al malriĉaj virinoj de la okcidenta regiono plibonigi produktadan kaj vivadan kondiĉojn

cri
La 24-an de majo Ĉinio lanĉis grandskalan agadon kun nomo "Elverŝo de Amo kaj Belega Ĉinio". Tiu agado plue helpos al malriĉaj virinoj kaj la familioj de la okcidenta sekeca regiono plibonigi produktadan kaj vivadan kondiĉon, mobilizinte forton de diversaj rondoj de la socio, per monhelpo por konstruado de cisterno.

Pro natura kaj historia kaŭzoj, akvo serioze mankas al iuj lokoj de la okcidenta regiono, ĉiuhoma mezkvanta posedo de akvafonto estas nur 110 kubmetroj, tiu kvanto estas 3, 7% de la ĉiuhoma mezkvanto de la mondo. Trinkakvo de tieaj homoj kaj brutoj tute dependas de limiga pluvakvo akumulita. Serioza manko de akvo kaŭzis malfacilan vivon de la lokaj hamoj. Tieaj virinoj portas sur si ŝarĝon de la vivo multe pli pezan ol tiu de virinoj en ordinara kondiĉo. La agado "Cisterno de patrino", kiun praktikas la Disvolva Fonduso por la Ĉinaj Virinoj, konstruigas betonstrukturajn cisternojn por la virinoj per kolektado de monhelpo, por ke ili efike akumulu limigan pluvakvon kaj plejparte solvu la problemon.

Kvin jarojn post sia ekpraktikiĝo la agado jam akiris ĝojigan efekton. Sinjorino Wen Xiaorong, ordinara virino el sekeca regiono de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, prezentis al raportisto la ŝanĝiĝon, kiun alportis la agado "Cisterno de patrino". Ŝi diris, "Nun, en ĉiuj familioj servas akvokonduko, de kiu ni facile akiras akvon. Pro tio ni ĉiuj multe ĝojas. Antaŭe ni ĉiam konsideris ŝparadon eĉ dum manĝigo de brutoj tiel, ke ni timis tro multan trinkadon de ili. Nun ĉiuj familioj bredas du aŭ tri porkojn. En la kuranta jaro la enspezo de mia familio povos pliiĝi je tri cent aŭ kvar cent juanoj."

Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2004 la agado "Cisterno de patrino" jam konstruigis 90 mil cisternojn kaj pli ol 1 100 akvoprovizajn inĝenieriaĵojn, asigninte 250 milionojn da juanoj, de tiu agado profitas preskaŭ miliono da homoj, kaj ĝi ampleksas 22 provincojn, regionojn kaj municipon. Establo de la agado "Cisterno de patrino" plibonigas sanstaton de virinoj de la profitaj regionoj kaj ankaŭ ilian vivon tago post tago.

Kvankam de tiu agado profitas multaj homoj, tamen al iuj lokoj de la okcidenta regiono ankoraŭ mankas trinkakvo. La agado "Elverŝo de Amo kaj Belega Ĉinio", restarigita en la 24-a de majo kaj celanta plibonigi produktadan kaj vivadan medion de plimultaj virinoj kaj iliaj familioj de la akvomankaj regionoj en la okcidenta parto de Ĉinio, estas ankoraŭ grava agado, post la agado "Cisterno de patrino", lanĉita antaŭ kvin jaroj.

Sinjorino Qin Guoying, vicsekretario ĝenerala de la Disvolva Fonduso por Ĉinaj Vrinoj, reprezentante la agadon, diris al raportisto, "La metodo estas sama kiel la antaŭa, ke per monhelpo de cent juanoj oni povas konstrui cisternon kaj tiamaniere solvas la problemon por unu familio. Ĉe ni estas tia frazo, ke "Cent juanoj estas la espero de unu malriĉa familio en sekeca regiono de la okcidenta parto de Ĉinio. Laŭ nia nacia kondiĉo la problemo pri trinkakva malfacilo tuŝas multajn lokojn, pro tio ni persistas en tiu agado dum kelkaj jaroj."