• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 14:48:39    
Intelekta aŭtobusa sistemo de Pekino (foto)

cri

Tiuj amikoj, kiuj ofte uzas aŭtobuson, ofte havas tian sperton, nome post longtempa atendado al aŭtobuso kaj urĝe ekuzinta taksion, oni finfine vidas alvenon de la aŭtobuso. Tiu fenomeno aperas ĉefe pro tio, ke atendante la aŭtobuson, oni ne povas akurate antaŭscii horon de alveno de la aŭtobuso.

Nuntempe, por tiuj, kiuj uzas la aŭtobusan linion 420, ne plu estas tiu ĉagreno, ĉar tiu linio estas la unua aŭtobusa linio, al tiu instaliĝis intelekta aŭtobusa sistemo en Pekino. Oni povas scii tempon de alveno de la venonta aŭtobuso nur per vido al la stacitabulo. Kompreneble tiu sistemo havas antaŭ aliajn funkciojn. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri aplikado de tiu intelekta aŭtobusa sistemo.

Simple dirite, la intelekta aŭtobusa sistemo konsistas el tri partoj: la unua parto estas elektronika instrumento instalita en aŭtobuso. Ĝi grandas kiel pomo. Ĝia ĉefa funkcio estas kolektado kaj sendrata elsendado de informoj pri funkciado de la aŭtobuso. La dua parto estas informa centro establita ĉe la komandejo de aŭtobusoj. Ĝi povas ricevi la informojn senditajn de la elektronika instrumento en aŭtobuso. Post kalkula traktado, ĝi sendas horon de alveno de aŭtobuso al la tria parto de la intelekta aŭtobusa sistemo, ankaŭ la kerna parto, intelekta aŭtobusa budo.

Nuntempe, ĉe ĉiuj haltejoj de la linio 420 troviĝas intelekta aŭtobusa budo. Ĝi, altas 3 metrojn, estas 3-faca kolono. Troviĝas unu elektronika ekrano sur ĉiu el la 3 surfacoj, kiuj respektive alfrontas aŭtan vojon, ne-aŭtan vojon kaj aŭtobusan kajon.

Teknikisto de iu kompanio de Pekino sinjoro Chen Wenlong, kiu partoprenis en esplorado de la intelekta aŭtobusa sistemo, prezentis:

"Pere de ĉi tiu ekrano alfrontanta al kajo, ni povas publikigi informojn pri funkciado de aŭtobuso al la pasaĝeroj, kiuj atendas la aŭtobuson. La informoj ĉefe temas pri tio, kiun haltejon la aŭtobuso atingis, post kiom da tempo ĝi atingos ĉi tiun haltejon, ktp."

Laŭ prezento, la intelekta aŭtobusa sistemo prove funkciis jam proksimume unu jaron. La pasaĝeroj, kiuj uzas ĉi tiun aŭtobusan linion, tre kontentas pri la funkcio de ĉi tiu sistemo pri antaŭaŭdigo de horo de alveno de la aŭtobusoj. Sinjorino Wang diris:

"Mi pensas, ke ni povas tre facile uzi ĉi tiun intelektan aŭtobusan sistemon. Ĝi estas tre bona. Ni povas scii horon de alveno de la aŭtobusoj."

Krom antaŭaŭdigo de horo de alveno de la aŭtobusoj, ĉi tiu intelekta aŭtobusa sistemo havas ankaŭ aliajn funkciojn. Ekz. sur la ekrano alfrontanta al aŭta vojo aperas horo, kio oportunas al la ŝoforoj. Kaj sur la ekrano vizaĝanta al la ne-aŭta vojo aperas publikaj informoj, inkluzive de gravaj novaĵoj, registaraj komunikoj, vetera prognozo, trafika stato, ktp. Kiam okazas neatenditaj eventoj, ekz. plagaj veteroj, seriozaj trafikaj akcidentoj, epidemio kaj aliaj, sur la ekrano akurate aperos koncernaj informoj. La informoj estas klare videblaj eĉ en nokto.

Sinjoro Jiang ofte uzas la aŭtobusan linion 420, li pensas, ke la informoj publikigitaj de la aŭtobusa budo estas tre utilaj:

"Ni povas ekscii horon, veteran prognozon kaj aliajn. Ĝi estas tre oportuna. Foje atendante la aŭtobuson, mi eksciis, ke pluvos posttagmeze laŭ la vetera prognozo, ni do unue revenis kaj reprenis la sekigatajn vestojn."

Krome, ĉe supro de la intelekta aŭtobusa budo instaliĝis unu kamerao, kiu povas sinturni 270 gradojn. Per ĉi tiu kamerao, la administrantoj en la aŭtobusa komandejo povas unuflanke superregi trafikan flukvanton de la aŭtobusoj, aliflanke ekkoni kvanton de la pasaĝeroj atendantaj ĉe kajo, kaj reguligi funkciadon de la aŭtobusa linio laŭ tio.

Laŭ prezento, la intelekta aŭtobusa sistemo havas ankaŭ alian baldaŭ uzotan gravan funkcion, nome indikadon al la blinduloj. Nuntempe ĉinaj scienc-teknikistoj jam sukcese esploris poŝkomputilon speciale uzatan por aŭtobuso. Teknikisto Chen Wenlong, kiu partoprenis en tiu ĉi laboro, diris:

"Kiam blinduloj alproksimiĝis al ĉi tiu haltejo, la poŝkomputilo en liaj manoj ricevos signalojn senditajn de la intelekta aŭtobusa budo, kaj ĝi atentigos voĉe, sciigos al la blindaj pasaĝeroj, kiu haltejo estas ĉi tie, kaj kiuj aŭtobusaj linioj preterpasis ĉi tiun haltejon. Kiam aŭtobuso de iu linio alvenis, ĝi atentigos voĉe."

Sinjoro Chen diris, ke krom voĉa indika servo, la poŝkomputilo en la mano de blinduloj ankaŭ povas liveri informojn pri vetera prognozo, novaĵojn kaj aliajn. Krome, kiam la blinduloj bezonas helpon proksime al haltejo aŭ en aŭtobuso, ili povas peti urĝan helpon per ĉi tiu poŝkomputilo.

Kvankam nuntempe praktikiĝis la intelekta aŭtobusa sistemo nur ĉe unu aŭtobusa linio en Pekino, tamen por altigi la servan nivelon de aŭtobusoj de la tuta urbo, Pekino prenos efikajn rimedojn por praktiki tiun sistemon ĉe ĉiuj aŭtobusaj linioj antaŭ la Olimpikoj de 2008. Krom Pekino, ankaŭ Ŝanhajo, alia grandega urbo de Ĉinio prove ekfunkciigis la intelektan aŭtobusan sistemon.