En la 2-a de junio, laŭ la interkonsento atingita de palestina kaj izraela gvidantoj en la interparolo okazinta en Sharm el-Sheikh en februaro de la kuranta jaro, Izraelo liberigis 398 arestitajn palestinanojn. En la 1-a de junio la oficejo de la izraela ĉefministro proklamis, ke en la 21-a de junio, ĉefministro Ariel Sharon kaj prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas okazigos la 2-an pintan kunvenon de la kuranta jaro. Tiu ĉi serio da eventoj rompis la stagnan situacion de la lasta periodo inter Palestino kaj Izraelo kaj injektis novan vivforton por plibonigi la duflankajn rilatojn.
En februaro de la kuranta jaro en Sharm el-Sheikh, Ariel Sharon kaj Mahmoud Abbas atingis komunan konon pri fino de la perforta konfliktado inter Palestino kaj Izraelo daŭranta pli ol 4 jarojn, kaj post tio la duflankaj rilatoj iam eniris viglan periodon. La palestinaj radikalaj organizoj kaj la izraela nacidefenda armeo portempe ĉesigis la reciprokan provokadon kaj konfliktadon. 500 palestinanoj arestitaj de Izraelo estis liberigitaj. Du urboj ĉe la okcidenta bordo de Jordano estis refoje sub la regado de la palestina sekureca trupo. Ankaŭ komenciĝis la interna reformado de politiko kaj sekureco de Palestino longe postulata de Izraelo. Tamen, kun tempopaso la fragila armistica situacio estis interrompita de pli kaj pli multaj konfliktoj kaj refoje furioziĝis la reciproka riproĉado inter Palestino kaj Izraelo. Kun la preteksto de tio, ke Palestino ne deradike batis la radikalajn organizojn, Izraelo frostigis la duaperiodan planon de liberigo de la arestitaj palestinanoj kaj transdono de urboj ĉe la okcidenta bordo de Jordano al Palestino. Ankaŭ la sekureca kunlaboro inter la du flankoj ĉesis. La subteno kaj konfido de la palestinanoj al la politiko pri paca intertraktado de Mahmoud Abbas ekŝanceliĝis.
La stagnado de la rilatoj inter Palestino kaj Izraelo ne konformas al la interesoj de la du flankoj. Precipe por Palestino, la politika aŭtoritateco de Mahmoud Abbas estis dubata. En la loka elektado okazinta antaŭ nelonge, la palestina Islama Rezista Movado (Hamas) akiris multan subtenon, kaj tio formis grandegan minacon al la palestina Liberiga Organizo gvidata de Mahmoud Abbas kaj al la reganta pozicio de ĝia ĉefa sekto "Fatah". Laŭ antaŭkalkulo, en la pli ŝlosila elektado de la palestina Leĝdona Komitato okazonta en julio de la kuranta jaro, Hamas probable akiros 30% de la sidlokoj.
La leviĝo de Hamas ne nur estas defio al la regpotenco de Mahmoud Abbas, sed ankaŭ rekte influos la palestinajn politikojn al Izraelo. Pro tio la izraela sekureca situacio multe ŝanĝiĝos. Kiel unu el la gvidaj landoj de la mezorienta paca procezo, Usono subtenas la mildan Mahmoud Abbas. Se Hamas kun fortaj kontraŭ-usona kaj religia koloroj fariĝos la politika forto kiu regos la palestinan politikan rondon, tio kompreneble alportos fortan skuon al la "granda mezorienta demokratia plano" de Usono. Tial Usono nun devas helpi Mahmoud Abbas, por ke li refoje starigu sian aŭtoritatecon. En tia cirkonstanco Izraelo faris pli da cedoj al Palestino, por ke Mahmoud Abbas regajnu la subtenon de la palestina popolo.
Pro ĉio ĉi tio la rilatoj inter Palestino kaj Izraelo pliboniĝis lastatempe.
|