• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 17:16:33    
Senĉese marŝas la kanta grupo Alilang (foto)

cri

Karaj retlegantoj, "Alilang" estas la kanta grupo ŝatata de ĉinaj spektantoj. Ili per sia karakteriza kanto, ritma danco kaj sincere rida mieno, lasis profundan impreson al amatoroj.

"Nun vi aŭdis kanton prezentitan de la grupo. Ĝuste dank'al ĉi tiu kanto, la grupo famiĝis. La kanto estas populara popola kanto de la korea nacieco kaj, post adaptado al moderna kanto, ĝi kreas belan atmosferon per simpla teksto.

La kanta grupo "Alilang" konsistas el kvar junuloj de la korea nacieco Jin Zenan, Jin Runji, Zhang Jinyou kaj Quan He. Ili venas el Yanbian Kore-Nacieca Aŭtonoma Subprovinco en la provinco Jilin, ĉina nordorienta landparto. Ilia voĉo havas sian propran stilon kaj post formiĝo de kvarteto, estas harmonia kaj plena de forto. Tia harmonizo havigas al ĉiuj kantoj spacon, en kiu oni povas libere imagi.

En la frua periodo, tiuj kvar junuloj konatiĝis per dancarto. En arta instituto de universitato de Yanbian Kore-Nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Jilin, ili estis studentoj en la fakultato de dancarto. Dank' al sia komuna prefero—kantado, ili kuniĝis. Estro de la grupo Jin Zenan diris, ke tiam en libera tempo, ili ofte kolektiĝis kaj sin ekzercis por kantado.

"Kvankam ni lernas en la fakultato de dancarto, tamen ni ĉiuj ŝatas kanti. En libera tempo, ni ofte kolektiĝis kaj nin ekzercis por kantado. Estis tempo por diplomiĝo, ni trovis, ke nia ideo estas unueca, t.e. lerni sciojn pri voĉmuziko. Poste unu kaj duonan jarojn antaŭ diplomiĝo, ni forlasis la dancartan fakultaton kaj komencis lernon de voĉmuziko."

Ĝuste la decido antaŭ diplomiĝo, firmigis bazon por ilia posta sukceso. Diplomiĝinte, ili kvar decidis veni al Pekino por trovi karieron. Estas feliĉe, ke tuj post veno al Pekino, ili renkontiĝis kun agento de Pekina Baidie-a Kultura Kompanio. Li aprecas tiujn junulojn kaj opiniis, ke ili havas latentan forton. Post interkonsiliĝo, ili subskribis kontrakton kun la kultura kompanio kaj fariĝis kantistoj de la kompanio.

Post kontrakto-subskribo, la kompanio komencis fari trejnadon al ili kaj elspezis multe da mono por inviti specialistojn celante fari karakterizan dancon. Kiam ili intense faris preparon por la unua kantaro, komenciĝis la 10-a ĉina tutlanda televida konkurso de junaj kantistoj organizita de Ĉina Centra Televida Stacio. Ili sin anoncis por aliĝi al la konkurso celante sin ekzerci.