• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 18:35:50    
La mirindaĵoj de la mondo

cri

La libro de Marko Polo estis grava historia kaj geografia evento de la Meza Epoko...

Oni devas scii, ke en tiuj mezepokaj tempoj ne estis kutimo doni ĝeneral(ig)an titolon al iu verko, kaj la libro de Marko Polo ne estas escepto ĉi-rilate. Pro tio, ĝia unua nomo estas:

-- La libro de Marko Polo

Sed kun sia rekorda nombro da manuskriptoj (pli ol 140 konataj!) oni povas esti certa, ke la kopiistoj inventis titolon kaj multfoje ŝanĝis ĝin laŭ sia plaĉo. La plej ofte uzataj estas la jenaj:

-- La priskribo de la mondo

-- La libro de Granda Hhano de Tatario

-- Miliono/Il Milione

-- La vojaĝo de Marko Polo

-- La mirindaĵoj de la mondo

-- Pri la mirindaĵoj de la Granda Azio

-- La libro de la mirindaĵoj (de la mondo)

-- La vojaĝo de Marko Polo

-- La libro de Marko Polo kaj de la mirindaĵoj de Azio

Kelkfoje la titoloj estis kombinitaj, pro tio ni uzis ĉi tie la du plej oftajn: La libro de la mirindaĵoj, kun aldono de la kutima: La priskribo de la mondo.

Kvankam la libro svarmas je precizaj elementoj eblas tamen konstati ke oni trovas kelkajn legendajn partojn, ekzemple:

-- la legendo pri Pastro Johano.

-- la legendo pri Gog kaj Magog: laŭ la Malnova Testamento, tiuj popoloj loĝis en la nordorienta ekstremaĵo de la tero. Ili aperus antaŭ la Lastaj Tagoj por invadi la teron. Se Magog estas la Mongoloj, Marko Polo trovas por Gog la Ongut-ojn.

-- la legendo pri la fikciaj konkeroj de Aleksandro la Granda.

-- la legendo pri la Soleca Arbo aŭ la Seka Arbo (jam de longe forgesita en Okcidento).

-- la maskla kaj la ina insuloj.

-- la fantazia fabelo pri homoj kun hunda kapo aŭ pri simioj kun homa kapo...

El sia 25-jara vojaĝado, Marko Polo donas al ni en tiu ĉi libro nur eltiraĵojn de ĉio, kion li spektis. Krom kelkaj konfuzoj en la datoj kaj en la rilatoj inter la personoj, lia rakonto estas tamen fidinda. Ĝi ofte kompletigas aliajn historiajn raportojn (ekz. la priskribon de la palaco de la Granda Hhano, la mortigon de la financa ministro de Kublaj¡). La historia kaj geografia flankoj de la priskribo donis multe da peno al la specialistoj: pluraj dediĉis sian tutan vivon al tiu laboro kaj publikigis dikajn volumojn pri tiu aspekto de la libro. Spite tiun laboregon, multenombraj elementoj de la libro restas enigmo, ekz-e la popolo Karaŭnas daŭre aperas kiel ĝena mistero...

La granda sukceso de La libro de la mirindaĵoj estis tia, ke grava nombro da kopioj kaj manuskriptoj aperis. Oni konas cent kvardek tri da ili (ne enkalkulante la unuajn presitajn librojn de la 15-a jarcento). La libro de Marko Polo ekzistas en preskaŭ ĉiuj okcidenteuropaj lingvoj (sed ne en la malnova angla!). La latinaj versioj estas la pli multenombraj. Por ekzemplo jen la itinero de unu el tiuj konitaj versioj: la unua presita portugala teksto estas traduko el la latina versio de Pipino, kiu mem estas traduko el iu venecia teksto, kiu siavice estas traduko (kun ŝanĝoj) el franca-itala originalo! Oni ŝuldas al Benedetto la laboron por malimpliki ĉiujn tiujn fadenojn. Ĉiuj manuskriptoj de la libro disdividiĝas en tri "familiojn".

Neniun tekston eblas konsideri kiel kompletan. El tio fontas gravaj ŝanĝoj pro la kopiaj problemoj. La itala eldono de 1928 provas fari la unuan sintezon de tiu materialo, sed la kompleta sintezo aperis nur en 1938 danke al la malkovro de nova manuskripto en Toledo (de la 15-a jarcento) far la profesoroj Moule kaj Pelliot. Tiu eldono donas rekonstruitan sintezan tekston surbaze de "ĉiuj" ekzistantaj manuskriptoj sub la titolo: Marko Polo, The Description of the World. Pro tio kelkaj specialistoj konsideras ĝin fantazia, sed pri tia opinio respondecas nur ili.

Ja laŭ tiu ĉi sinteza teksto estas farita la nuna traduko en Esperanton. Ĝi estas la unua versio en tiu ĉi lingvo kaj koincidas kun la 700-a datreveno de ties unua apero.