• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 16:25:46    
Reformado de la kultura sistemo en Pekino montras sin vigla

cri
Pekino kiel unu el provaj regionoj de reformado de la tutlanda kultura sistemo, de la dua duono de 2003 vigle kaj stabile antaŭenpuŝas la reformadon, kaj havas bonan komencon.

Pekina Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la urba registaro alte atentas provan laboron de reformado de la kultura sistemo, la Komitato plurfoje okazigis konferencon de la Konstanta Komitato kaj faris teman esploradon, ĉefaj respondeculoj de la Komitato kune kun provaj fakoj zorgeme aranĝis kaj alprenis serion da rimedoj, vigle kaj stabile impulsas la reformadon, kiu jam evidente progresas. Kiel prova unuo de la reformado, Infana Arta Teatro de Pekino, Kanta kaj Danca Ensemblo de Pekino kaj aliaj kulturaj fakoj fariĝis ĉefaj roloj de la novtipa kultura merkato post la reformado. Alfronte la novan statuson ili vigle esploras disvolvan vojon, plibonigas mekanismon de salajrpagado kaj dungado de laborantoj, novigas funkciadon kaj verkis kulturajn programerojn ŝatatajn de vizitantoj. La reformado alportis al tiuj fakoj vivpovon kaj viglecon, kaj helpis al ili efektivigi socian kaj ekonomian efikon.

Kiel prova unuo de la reformado, januare de 2004 Infana Arta Teatro de Pekino transformis sin al akcia moderna entrepreno, poste ĝi praktikas sociigadan administradon al talentuloj, establis salajrpagan mekanismon preninte ekzamenadon pri sukceso kiel kernon, kaj fondis efikan kadron de la interna administrado. En la nova mekanismo, la Infana Arta Teatro plene viglas, en tiu jaro ĝi enspezis 21, 63 milionojn da juanoj, interalie la funkciada enspezo atingis 15, 68 milionojn da juanoj kaj estis 18-obla de tiu antaŭ la reformado. Post la reformado la teatro verkis la fabelan dramon "Labirinto" kaj la infanan teatraĵon "Aminda", kiuj vekis fortan eĥon kaj "varmon de infana teateraĵo". La fabela dramo "Labirinto" kreis biletovendan enspezon de 6 milionoj da juanoj, dum tiu de la infana teatraĵo "Aminda" en 14 prezentadoj atingis 2, 6 milionojn da juanoj.

Post la Infana Arta Teatro, ankaŭ la Kanta kaj Danca Ensemblo de Pekino transformis sin al limigita kompanio sub la Turisma Grupo de Pekino en aŭgusto de 2004, preninte sinturnon al turisma merkato kiel la unuan paŝon. Ĝi prezentis novan prezentadan formon vizaĝan al turismaj hoteloj, enlistiginte pli ol 400 siajn programerojn kiel menuon por elekto por maneĝeroj de pli ol 40 turismaj hoteloj. La teatro kiel holdingo aĉetis la faman pekinan teatrejon "Pekina Vespero" kaj enmerkatigis ĝin en la turisman kaj kulturan merkaton de Pekino per kapitala cirkulado. Ĝi tuj plenigis la faman programeron "Ĉinaj muziko kaj danco" de la teatrejo "Pekina Vespero" per sia eminenta scenejarto, tio altigis merkatan influon de la marko kaj efektivigis kombinon de bonkvalita fonto. Sistema transformiĝo de la Kanta kaj Danca Ensemblo de Pekino enkorpiĝis sur ekonomia efiko. En duona jaro post la reformado ĝi funkciigis 202 prezentadojn, kaj enspezis pli ol 4, 46 milionojn da juanoj, plimulte je pli ol 600mil juanoj kompare kun tiu de la tuta jaro de 2003 antaŭ la reformado.

Krome, Pekino pluapaŝe ŝanĝis la registaran funkcion kaj ordigis la rilatojn inter la registaro kaj kulturaj entreprenoj. En 2004 Pekino fondis Emisian Grupon por ke ĝi sin apartigu dis de la Novaĵa Eldona Buroo de Pekino. Ĝi praktikas ankaŭ reformadon de ĉiuflanka leĝplenumado, dividis administradajn leĝplenumadon kaj sankcion, kaj fondis la Administradan leĝplenuman brigadon de Pekino.

Sistema transformado kaŭzis profundan ŝanĝiĝon de la industria fundamenta formo, la kultura industrio iom post iom fariĝas avantaĝa industrio de Pekino, kaj la ekonomia latentforto profunde ekspluatiĝis. Iuj specialistoj opiniis, ke en Pekino la abunda intelekta fonto kaj profunda kulturo jam sin transformis al granda ekonomia efiko. Kun profundigo de la reformado kaj pluapaŝa liberigo de la kultura produktpovo, la kultura industrio fariĝos ankoraŭ unu el la gravaj ekonomiaj kolonoj de la nacia ekonomio.