• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 16:27:42    
La kanta grupo Alilang (foto)

cri

Tio estas la unua fojo por ili partopreni en la konkurso. Kvankam ili ne havis grandan memfidon, tamen ĉiuj opiniis, ke tio estas bonŝanco kaj ili devas fari provon. Do ili serioze sin preparis. Post plurraŭndaj konkuro kaj elkribro, finfine la grupo "Alilang" per sia profunda voĉmuzika bazo, karakteriza harmonizo kaj skua esprimiva forto en scenejo, distingiĝis kaj gajnis du premiojn.

Tiuj kvar junuloj emociiĝis. Jin Zenan diris:

"Ni ekscitiĝis tuj post gajno de la premioj. Poste ni pensis, ke tio estas la unua paŝo, ni devas daŭre fari klopodadon kaj ne malstreĉiĝi. Necesas daŭre kapti ĉiujn bonŝancojn kaj strebi al sukceso."

Gajninte la premiojn, la grupo "Alilang" estas okupita. Krom partopreno en diversaj prezentoj en ĉina interna loko, ili ankaŭ invitite de televida stacio de Korea Respubliko, okazigis prezentadon en Seulo kaj estas varme bonvenigata de amatoroj de Korea Respubliko. Cetere ili kaptis valoran tempon por fari provprezenton, sonbendon kaj preparon pri sia unua kantaro.

En la 20-a de junio de 2003, la unua kantaro de la grupo estis aperigita. En la kantaro, oni utiligis stilon de Hip-Hop kaj ritmenbluso kaj aldonis multajn faktorojn de moderna muziko. Tiel la kantaro, kun la nova kaj plurisma stilo, gajnis laŭdon.

En aŭgusto de la sama jaro, la grupo "Alilang" sukcese publikigis la 1-an kantaron ankaŭ en la korea lingvo kaj la kantaro estis aprobita de tieaj aprecantoj. Tial la grupo fariĝis la unua grupo, kiu eniris en diskan merkaton de Korea Respubliko kaj gajnis aprobon. Tio estas grava paŝo por ilia eniro en la internacian diskan merkaton.

Tamen ili diris, ke ili ne kontentas pri la nuna frukto. Ilia celo estas disvastigi siajn kantojn al la mondo. Ili diris al raportisto, ke la dua kantaro, baldaŭ publikigota, havos tri versiojn respektive en la ĉina, korea kaj japana lingvoj. Ili esperas pli grandan disvolviĝon. Ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en mondaj aliaj lokoj, homoj povas aŭdi ilian kantadon kaj per iliaj kantoj sentis ĝojon. Jin Zenan opinias:

"Kompare kun mondaj famaj kantistoj, ni havas difekton en kreo kaj kantado. Ni klopodas por nin altigi en mallonga periodo kaj atingos nivelon por eniri en la mondo."

Nun la grupo faras preparon por la dua kantaro. Por la kantaro, muzikaĵoj estas elektataj el 30 kantoj memkreitaj. Jin Zenan diris, ke en la unua kantaro, troviĝas 2 kantoj memkreitaj de ili kaj tiuj kantoj plaĉas al homoj. Tio pruvas, ke ili havas denaskan krean kapablon kaj latentan forton. Nun ili, per la dua kantaro, disvolviĝas al krea grupo.

Karaj retlegantoj, ni deziru, ke la grupo "Alilang" havu pli grandan disvolviĝon en la estonta periodo.