• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 16:38:10    
Himalaja monalo (foto)

cri

La himalaja monalo (Lophophorus impejanus) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en suda kaj sudorienta Tibeto de Ĉinio kaj ankaŭ en la regiono de orienta Afganio ĝis Bhutano. Ĝi estas pli granda ol koko. La virbirdo havas longan kreston kun kulerformaj plumpintoj. La granda parto de la supra korpo brilas verdigre, purpure kaj verdblue, kun blanka malsupra dorso kiel escepto. La vosto estas okra, kaj la malsupra korpo nigrebruna. La birdino estas nigra kun diversaj makuloj, la malsupra dorso kaj kovraj plumoj de la vosto sin montras haŭt-kolora kun nigraj samcentraj strioj. Ĝi pezas 2 000 g., longas 50-60 cm. kun vosto longa je 21-24 cm.

La himalaja monaloj loĝas en grandaj arbaroj sur montdeklivo, precipe en kverkaro, betularo kaj arbedaro de rododendroj. Kutime ili agas 2-3-ope. Ili manĝas la radikan tuberon de tuberoso, semojn de herboj, fruktojn, berojn, insektojn kaj vermojn. Ili estas timemaj. Timigite ili rapide forflugas kun longa pepado. Majo kaj junio estas ilia genera tempo. Tiam la virbirdo paradas antaŭ la birdino. Starante surtere, ĝi disetendas, hirtigas kaj svingas la vostan plumaron, kiel pavo. Iam ĝi ekflugas de sur krutaĵo kaj sin levas alten en la aero, kaj poste glisas malrapide tenante siajn flugilojn alte, kun etendita vosto, kaj montrante sian blanketan lumbon. Por konstrui neston, la birdino fosas kavon sur roko, arba trunko aŭ en herbaro kaj plenigas ĝin per sekaj branĉetoj kaj musko. La birdino demetas 2-6 ovojn, ordinare 4-5, en la nesto. La ovo estas iom longa kun ŝelo kompakta kaj glateta. Ĝi estas flavblanka, punktita de grandaj kaj malgrandaj makuloj, ruĝbrunaj kun malgrandaj nigregrizaj kaj purpurbrunaj punktoj.. la femala birdo plenumas la taskon de kovado. Post 28 tagoj eloviĝas la birdidoj, kiuj pezas po 40-50 g. En Ĉinio la birdo estas tre rara. En multaj landoj oni bredas ilin por aprezo.

La verdvosta monalo (Lophophorus lhuysii) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas speco propra al Ĉinio. ĝi troveblas en sudorienta Ĉinghaj, Baŭŝing, Kangding, Ŭenĉŭan kaj Ping'u de Siĉŭan kaj suda Gansu. Ĝi estas iom pli granda ol alispecaj monaloj. La virbirdo havas verde brilantajn veston, malsuprajn vangojn kaj orelojn kaj karmezinan okcipiton. Ĝia plumkresto kovras la nukon. La verdigran, purpuran kaj verdbluan kolorojn havas la granda parto de ĝia supra korpo.