• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 17:25:02    
Libana sekto intima al Sirio proklamis gajnis duaperiodan venkon en elektado de Nacia Asembleo

cri

Vespere de la 5-a de junio, post fermiĝo de la duaperiodaj balotaj laboroj de la elektado de la libana Nacia Asembleo, prezidanto de la libana sekto Amal-Movado intima al Sirio, nuna prezidanto de la libana Nacia Asembleo Nabeeh Beri proklamis, ke la kampanja alianco de la Amal-Movado kaj la partio Hizbollah gajnis ĉiujn 23 sidlokojn.

La elektaj laboroj de tiu ĉi periodo okazis en 2 elektaj regionoj en la suda parto de Libano. Observantoj de Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj aliaj organizoj superrigardis la balotadon en ĉiuj balotejoj. Laŭ la libana leĝo pri elektado, estas 23 sidlokoj de la Nacia Asembleo por tiuj du elektaj regionoj. Antaŭ la balotado la partio Hizbollah kaj la Amal-Movado jam akiris 6 sidlokojn. La ceteraj 17 sidlokoj estis sub la konkurado de 35 kandidatoj. Laŭ konigo, la balotantoj ne estis tiom entuziasmaj. La balota proporcio estis nur 30%. La balotantoj de la ŝijaismaj moslemoj estis relative pli aktivaj ol la balotantoj de la sunaismaj moslemoj kaj kristanoj.

La oficiala rezulto publikiĝos en la 6-a de junio. Tamen pro tio, ke la suda parto de Libano estas loko, kie ŝijaismaj moslemoj okupas plejparton de la loĝantaro, la ŝijaismaj partio Hizbollah kaj Amal-Movado posedas vastan popolamasan bazon ĉi tie. La rezulto pri tio, ke la kampanja alianco de la Amal-Movado kaj la partio Hizbollah gajnis venkon en tiu ĉi regiono, estas senduba.

La Amal-Movado komenciĝis en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento kaj ĉiam havas grandan influon en la ŝijaismaj moslemoj. La libana Hizbullah-Partio fondiĝis en 1982 dum la periodo kiam Izraelo faris agresadon al Libano. Tiu ĉi partio prenis la taskon por rezisti la okupadon de la izraela armeo, sed neniam partoprenis en la interna milito de Libano kaj regpotenca konfliktado de diversaj sektoj. Tiu ĉi starpunkto akiris vastajn respekton kaj subtenon de la libanaj popolanoj. En 1990, post la finiĝo de la libana interna milito, oni malarmadis la armitajn fortojn de aliaj sektoj, sed lasis la Hizbullah-Partion plu fortiĝi en la rezista batalado en la suda parto de Libano.

Krome, pro tio, ke la suda parto de Libano dum longa tempo estis okupata de Izraelo, la lokaj popolanoj do havas fortan malamikan senton kontraŭ Izraelo. Tio ja estas la kialo, ke la lokaj popolanoj subtenas la partion Hizbollah kaj la Amal-Movadon, kiuj pledas por armita rezistado kontraŭ Izraelo.

La elektado de la libana Nacia Asembleo dividiĝas en 4 periodojn. La elektado de la unua periodo okazis en la 29-a de majo en la bejruta regiono. En la 12-a kaj la 19-a de junio okazos respektive la triaperioda kaj kvaraperioda elektado de la libana Nacia Asembleo.