• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 20:42:51    
Granda otido (foto)

cri

La granda otido (Otis tarda) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de otidedoj fekundiĝas en nordorienta Ĉinio, la Interna Mongolio kaj Ŝinĝjang kaj travintras en norda Ĉinio, la basenoj de la Flava Rivero kaj Hŭajhe-rivero kaj eĉ pli sude, kaj vidiĝas ankaŭ en Siberio, Koreio kaj Japanio. Ĝiaj kruroj estas longaj kiel tiuj de la gruo, sed pli dikaj, kun tri mallongaj piedfingroj, kio faciligas al ĝi kuri. Ĝi havas malhelgrizajn kapon, kolon kaj antaŭbruston, preskaŭ blankan gorĝon plenan de pingloplumoj similaj al barbo kaj kaŝtankoloran malantaŭan kolbazon en duoncikla formo. Ĝia supra korpo estas bruna kun nigraj makuloj, ĝiaj flugiloj preskaŭ grizblankaj kun nigraj flugplumoj kaj ĝia malsupra korpo sub la brusto pure blanka. La femala birdo estas malpli granda ol la maskla, sen oranĝkaŝtanaj makuloj sur la malsupra kolo kaj sen pingloplumoj flanke de la gorĝo.

La grandaj otidoj vivas sur vastaj stepoj, kie troviĝas montetoj kelkdek metrojn altaj, inter kiuj estas humidaj malaltaĵoj kun herboj, la birdo lertas en kurado. Antaŭ ol ekflugi, ĝi kutime kuregas kelkajn paŝojn kontraŭ vento. Ĝi flugas malrapide kaj malalte, kutime malpli ol 30 metrojn. Ĝi nutras sin ĉefe per verdaj herboj. Aŭtune la grandaj otidoj en grupoj flugas sur kampojn por manĝi postlasitajn grajnojn, fabojn k.a. Printempe ili eltiras tritikajn kaj maizajn platidojn por manĝi. En fekundiĝa sezono ili manĝas ĉefe insektojn, precipe akridojn. Malprofunda kavo povas servi kiel ilia nesto, en kiun ili metas iom da sekaj herboj. La birdino demetas 2-3 ovojn, kiujn la gebirdoj kovas alterne. Nelonge post sia eloviĝo la idoj jam povas aktivadi kun siaj gepatroj. Aŭtune ili migras kelkdek-ope al la sudo. Ilia viando estas tre bongusta, precipe la juna birdino estas rigardata kiel altklasa frandaĵo. La plumoj de la birdo povas esti uzataj kiel ornamaĵoj.

La malgranda otido (Otis tetrax) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de otidedoj vidiĝas en Ŝinĝjang de Ĉinio kaj ankaŭ en suda Eŭropo, Malgrand-Azio kaj Japanio. Ĝi estas la plej malgranda el la otidoj en Ĉinio. Dum sezono de fekundiĝo la virbirdo havas nigrajn kaj blankajn striojn sur la kolo. Dum vintro la maskla kaj femala birdoj portas samkoloran plumaron kaj ambaŭ havas larĝan blankan pecon sur la flugiloj.