• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-06 21:11:55    
Urbeto Hetian en suda Xinjiang

cri
En la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio estas urbeto nomata Hetian. La urbeto ĝuas grandan renomon en Ĉinio pro tio, ke sur la antikva Silka Vojo, ĝi siatempe estis grava pasejo, tiom pli ĝi ankaŭ estas fama produktejo de bonkvalita jado en nia lando.

Hetian situas en la suda parto de Xinjiang, kaj en la antikveco oni nomis ĝin Yutian. Nuntempe la plejparto de ĝiaj loĝantoj estas ujguroj, kiuj kredas je islamo, tamen historie la urbeto servis kiel la plej frua budaisma centro en Ĉinio. Laŭ esploro de historiistoj, proksimume en la 1-a jarcento a. K, budaismo enkondukiĝis de Hindio en Yutian ( la nuna Hetian ), kaj pli kaj pli populariĝis en la loko, eĉ iam ĉiuaj tieaj loĝantoj kredis je budaismo, sekve Yutian altiris al si multe da famaj bonzoj, kiuj vojaĝis tien por predikado aŭ sinhardo, kaj ankaŭ multe da gravaj originaloj de tradukitaj klasikaĵoj de budaismo venis de tiu loko. Hodiaŭ en la urbeto Hetian ankoraŭ videblas granda kvanto da ruinoj de budaismaj konstruoj, kaj la elterigitaj budaismaj kulturaĵoj kaj artaĵoj, malgraŭ la miljara tempopaso, ankoraŭ estas fascine mirigaj por nuntempuloj.

Parolante pri la antikvaj ruinoj simbolantaj la longan historion de Hetian, la lokanoj estas ege fieraj. Mi konatiĝis kun s-ino Duan Li, kiu delonge loĝas en Hetian. Ŝi tre aprecas la antikvan urbon nomatan Niya situantan apud Hetian. Ŝi diris:

"La noto pri tiu ĉi antikva urbo legiĝas en la historia libro de la dinastio Han ( antaŭ 2200 jaroj ). Ujguroj loĝantaj ĉi tie nomis ĝin Niya. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, brita ekspericiisto Stein trovis la antikvan urbon Niya, kiam li faris ekspedicion sur la dezerto Taklimakan. Tiam la antikva urbo ankoraŭ estis sufiĉe ampleksa en la konservado kaj videblis kompletaj konstruaĵoj el ligno kaj argilo, ankaŭ iuj budaismaj temploj."  

La ruino de la antikva urbo Niya longas je 30 kilometroj kaj larĝas je 5 kilometroj, kun pli ol cent ruinoj de temploj, stupaoj, tomboj kaj loĝdomoj. Antaŭ 2000 jaroj, la urbo sin trovis en florada prospero kaj progreso, tamen neniu scias la kaŭzon, kial iutage la urbo senbrue dronis en la senliman sablomaron de Taklimakan kaj dormis pli ol mil jarojn en la dezerta profundo. Rekte ĝis la jaro 1901, kiam trezoraĵoj forŝtelitaj de Stein el la urbo surprizis la mondon, oni turnis la rigardon al tiu antikva urbo.

En la urbeto Hetian, vizitado al antikvaj ruinoj, kia la antikva urbo Niya, estas grava turisma programero. Kvankam la impona historio nun jam fariĝis rememoro, tamen tiuj ruinoj dronintaj en la vastan dezerton, simile al historia galerio, ankoraŭ memorigas la rakontojn vere okazintajn sur tiu mistera tereno.