• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-07 09:38:43    
Homo, kiu kompilas kolekton de klasikaj verkoj de ĉina Konfuceanisma skolo

cri

Sinjoro Tang Yijie estas profesoro de fakultato de filozofio en Pekina Universitato. Lia patro Tang Yongtong estis ĉina fama filozofo, tial deinfanaĝe Tang Yijie ŝajne sin interligis kun filozofio. Kiam li estis infano, li posedis idealon esti filozofo post sia kreskado.

De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Tang Yijie sinsekve elmetis temojn pri "kunfandiĝo kaj malsamo", "kolektiga forto de kulturo" kaj "nova filozofia epoko" kaj antaŭenpuŝis diskutadon pri la ĉina tradicia filozofio kaj akcelis kombinon inter la ĉina tradicia filozofio kaj la moderna.

Tang Yijie opinias, ke la ĉina tradicia filozofio estas sendependa filozofia sistemo, malsame kiel la okcidenta filozofio, la hinda filozofio kaj la islama filozofio. Tial necesas fari profundan esploradon pri karaktarizo de la ĉina tradicia filozofio. En la estonteco, pri akademia disvolviĝo, la okcidenta kulturo ne plu regos la mondon, ankaŭ ne aperos tia fenomeno pri "traktado kun la oriento kiel centro". Reciprokaj kompletigeco kaj absorbiĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj kaj formo de nova fenomeno de kuna disvolviĝo, estas dezirataj. Por Ĉinio, atento de heredo de la tradicia kulturo estas bazo por sorbi alilandan progresintan kulturon. Li diris:

"En nia epoko, ni devas revoki al ni memoron pri origino de nia kulturo kaj trovi forton. Tiel ni povas firmigi nian kulturan bazon. Firma kultura bazo faciligos al ni sorbi forton de ekstera kulturo. Mi tre ŝatas legi libron kaj nun mi konservas 30-40 milojn da libroj."

Tang Yijie diris, ke nun en la monda kulturo aperas plurisma disvolva tendenco. Ĉinio devas konsideri karakterizon de sia propra kulturo kaj la konsidero devas laŭ disvolva tendenco de la monda kulturo.

Krom dono de instruado kaj faro de esplorado, Tang Yijie servas kiel estro de Ĉina Kultura Instituto kaj vic-estro de ĉina asocio de filozofia historio. Lia deziro estas kompili kolekton de klasikaj verkoj de ĉina Konfuceanisma skolo. Nun la programo gajnis subtenon de ĉina Eduka Ministerio kaj jam komenciĝis. Tang Yijie diris:

"La programo estos plenumata en du partoj. Unue, en 6 jaroj mi kolektados ĉefajn verkojn de la konfuceanisma skolo. Eble mi ne povas labori je 6 jaroj. Mi pensis, ke ĉiuj devas fari ion. Precipe intelektulo, se mi ne marŝas, mi do regresas. Spite al aĝo, mi laboras kiam mi vivas. Tio estas ĝojo kaj vivo."