• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-07 12:53:40    
Kiu la unua trovis la novan kontinenton, ĉu Kolumbo aŭ Zheng He? (1)

cri

Ĉiuj koncernaj libroj notis tiel, ke Kolumbo la unua trovis la amerikan kontinenton. Tamen marte de 2002, Gavin Menzies, komanda oficisto de submarŝipo de la Brita Mararmeo, publikigis sian libron "En 1421 Ĉinio trovis la mondon". Laŭ porcelanaĵoj, steleoj, ĉinaj mapoj kaj aliaj materialoj de la dinastio Ming (1368—1644), kiujn li trovis en lokoj de la ŝiplinio de Zheng He, li prezentis novan doktrinon, ke jam en 1421 aŭ 1423 la ŝipbando de Zheng He ellaboris la embrion de mondmapo. Kaj ĉinoj trovis amerikan kaj aŭstralian kontinentojn, sed ne eŭropanoj; Hong Bao kaj Zhou Man, asistantoj de Zheng He, atingis la plej sudan Magelanan Markolon de la suda Ameriko, pli frue ol Magelano je preskaŭ cent jaroj.

En la libro li prezentis tri ĉefajn atestojn, antikvajn mapojn, 9 ŝippereajn ruinojn de la ŝipbando de Zheng He en amerikaj marbordoj, materialojn de DNA, tamen li renkontis dubon de iuj specialistoj.

En la libro li citas kelkajn mapojn de Kolumbo, celante atesti, ke antaŭ ol Kolumbo trovis la novan kontinenton, li jam posedis la mapojn de Afriko kaj la orienta bordo de Ameriko, kiujn mapis Zheng He kaj lia delegacio atinginte Amerikon. Tamen iuj specialistoj opiniis, ke fakte Kolumbo ne posedis la antikvajn mapojn aperintajn antaŭ 1492, eĉ tute ne sciis pri la mondmapo de la dinastio Ming de Ĉinio, desegnita antaŭ la navigado de Zheng He, sur tiu mapo vidiĝis la afrika kabo.

Tamen ĝis nun oni ne faris esencan elfosadon, tial oni ne povas atesti, ĉu ekzistas pereintaj ŝipoj, ĉu ili vere apartenis al Zheng He kaj lia delegacio. Koncerne tiel nomatan DNA, postlasitan de Zheng He kaj liaj subuloj en diversaj lokoj de la mondo, oni atendas malkovron de la esplorado pri diversrasaj DNA de la mondo fare de genetikistoj.

Hodiaŭ, sur marbordo de Peruo, Meksikio, la ŝtato Nova Meksiko de Usono, norda Ameriko kaj Usono, oni trovis grandan nombron da antikvaj moneroj, ŝtonskulptaĵoj, sun-ŝtonoj, rokpentraĵoj kaj aliaj objektoj kaj antikvaj ruinoj postlasitaj de ĉinoj. Same ankaŭ en Ĉinio oni trovis karbiĝajn arakidojn kaj grenojn, vegetintajn antaŭ 4 000 jaroj en Ameriko. Ilustraĵoj de tiuj restaĵoj respektive estas: en 1865 oni trovis arĝentan nudan diino-statuon en monta kaverno de la norda parto de Peruo. En 1948 usona historiisto unuafoje publikigis la foton de la antikva statuo, sur kiu vidiĝas gravuritaj ĉinaj ideogramoj "la monto Wudang".

Inter elfositaj antikvaj steleoj, moneroj kaj ŝtonskulptaĵoj la plej valora estas ŝtonvazo, en kiu estas homa terstatuo, kies aspekto kaj vestado apartenas al ĉinoj. Krome, oni elfosis ĉinan steleon en Peruo, ĉinajn antikvajn monerojn de la regperiodo de Wang Mang (48 a.K—33 a.K) kaj steleon kun surgravuritaj ĉinaj ideogramoj en Bolivio.