• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-07 15:42:45    
Manzhouli transiris en novan epokon de 'kontinentoponta ekonomio'

cri
En la ĉina nordoriento, troviĝas brila perlo---la ĉina unua kontinenta haveno, Manzhouli. En la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la lasta jarcento, Manzhouli estis la sekrete trafika stacio, kie fruaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio venis al Sovetio por serĉi revolucian veron, nun sekve de la efika plenumado de ĉinaj politikoj de ĉelandlima malfermo kaj okcidenta ekspluato, Manzhouli jam transiris en la novan epokon de 'kontinentoponta ekonomio'.

La urbo Manzhouli troviĝas en regiono ĉe la limo inter Ĉinio kaj Rusio kaj tiu inter Ĉinio kaj Mongolio, ankaŭ ĉe la limo inter kontinentoj eŭropa kaj azia, tial ĝi estas titolita kiel 'pontkapo de kontientoj eŭropa kaj azia' kaj 'azia fenestro'. En 1992, Ĉinio sankciis, ke la urbo Manzhouli estu unu el unuaj ĉelandlimaj malfermaj urboj, poste pri trajtoj de haveno la urbo ellaboris la ekonomian disvolvan strategion kun la ĉefaĵo de ekstera komerco, kaj laŭgrade formis eksterkomercan situacion kaj ekonomian disvolvan modelon kun la ĉefkorpo de landlima malgrandsuma komerco kaj ĝenerala komerco.

En 2000, kiam la printempa vento de la ŝtata politiko de okcidenta granda ekspluato venis en la landliman urbon, Manzhouli-anoj ree ekzamenis la orientilon de ekonomia disvolvo kaj opiniis, ke la plej granda supereco de Manzhouli estas la kontinenta haveno en la 'kontinentoponto de Eŭropo kaj Azio', kaj la substanco de la havena ekonomio estas flukvanta ekonomio. Pro tio, la urbo difinis la orientilon de ekonomia disvolvo de 'kontinentoponta ekonomio'.

Laŭ konigo de estro de propaganda fako de la urba komitato de Manzhouli sinjoro Wu Tiecheng, la 'kontinentoponta ekonomio' montras altmodernan novtipan internacian sistemon sur la bazo de kontinentoponta trafika sistemo, ĉefe enhavas kontinentopontan trafikon, derivajn komercan, turisman servadon, informan konsulton kaj aliajn industriojn, kaj regionan kunlaboran ekonomion kaj internacian kunlaboran ekonomion kun la ligilo de ponto. La unua tasko por disvolvi 'kontinentopontan ekonomion' estas plibonigi funkciojn de haveno, altigi trapasajn kapablon kaj efikon.

Por tio, de 2000 la urbo Manzhouli rapidigas doganejan konstruadon. En la lastaj jaroj, la ŝtato kaj la loko sinsekve investis preskaŭ 700 milionojn da juanoj de renminbi kaj faris reformadon al fervojaj stacioj kaj ŝoseaj enhavoj.

La pliigo de la tradoganiga kapablo de enhavoj de Manzhouli fortigis urbajn centrigon kaj radiadon, akcelis grandskalan kaj altefikan fluon kaj valoran pliiĝon de ekonomiaj faktoroj.

En hodiaŭa Manzhouli, troviĝas diversaj eŭropo-stilaj konstruaĵoj, flughaveno, stacioj, internacia komerca centro, placo, komerca pieda strato, ruso-stila ĝardeno kaj aliaj bazaj instalaĵoj jam funkcias, ligna prilaboro, karboelektriga ekspluato kaj landlima turismo jam rapide fariĝis ekonomiaj subteniloj de Manzhouli.

Nun, fundamente formiĝis la situacio kun eksterekonomio, eksterkomerco kaj eksterkapitalo, turismo, industrio, agrikulturo kaj nova servado. En la lasta jaro la tuturba fikskapitala pliiĝo atingis 150%, kaj pliiĝo de 8 ekonomiaj normoj superis 30%, la urbo Manzhouli jam transiris en la novan epokon de 'kontinentoponta ekonomio.'