• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-07 18:50:35    
Antikva urbeto Mudu

cri
La urbeto Mudu situas okcidente de la fama pitoreska urbo Suzhou en la orienta Ĉinio. La urbeto sin apogas dorse ĉe la monto Lingyan, kaj du riveretoj Xiangxi kaj Xujiang trafluas la urbetajn kvartalojn. La karakteriza strukturo el la monto kaj la riveretoj dotas la urbeton per la kvieta kaj idilia bildo de akvolando. Kaj la antikvecaj ĝardenoj punktitaj diversloke en la urbeto aldonas al ĝi pli da ĉarmo.

Parolante pri la urbeto Mudu, mi volus unue rakonti pri deveno de ĝia interesa nomo. Legendo diras, ke antaŭ pli ol 2000 jaroj, ĉi tie estis tereno de Wu-regno kaj Yue-regno. Foje okazis milito inter la du regnoj, kaj Wu-regno venkis Yue-regnon. Por sin venĝi, la reĝo de Yue-regno donacis la faman belulinon Xishi al la reĝo de Wu-regno, por ke ŝi sorĉu la reĝon de Wu-regno, funkciante kiel la seksa kaptilo. La reĝo de Wu-regno, ne sciante la veran celon de la donacinto, enamiĝis al Xishi, kaj speciale konstruigis por ŝi palacon nomatan Guanwa-gong sur la monto Lingyan. Por plue flati la belulinon, la reĝo de Wu-regno ordonis transporti la lignojn bezonatajn en la palaca konstruado el Yue-regno, la hejmlando de Xishi. Tiam oni kutimis transporti lignojn pere de la akvofluo de la rivero. Tamen pro abundeco, la lignoj transportitaj el Yue-regno ŝtopis la riveron nomatan Gangdu ĉe la montpiedo, kaj la ŝtopiĝo daŭris tri jarojn. Por memori tiun spektaklon, oni ŝanĝis la riveran nomon kiel Mudu. En la ĉina lingvo, la prononco de la ideogramo "lingno" estas Mu, kaj tiu de ideogramo "ŝtopiĝo" similas al Du. Poste ankaŭ la urbeto ekportis la nomon Mudu.

Laŭ la legendo, post kiam belulino Xishi ekloĝis en la palaco Guanwa-gong, la tualeta likvaĵo forĵetita de Xishi kaj palacaj knabinoj ĉiutage fluis en rivereton fluantan piede de la monto Lingyan, kaj iom post iom la rivereto fariĝis aroma fluo. Oni nomis ĝin Aroma Rivereto, t.e. Xiangxi laŭ la ĉina lingvo. Xiangxi ankaŭ estas alinomo de la urbeto Mudu. Krom la rivereto Xiangxi, en la urbeto Mudu troviĝas ankaŭ la unua artefarita kanalo de Ĉinio – Xujiang. S-ro Wang Weimin, estro de la urbeto Mudu, diris, ke en Mudu ĉiu rivero kaj ponto rilatas al iu antikva legendo. Li diris:

"Mi prenu la kanalon Xujiang kiel ekzemplon. Legendo diras, ke ĝi estis fosita de soldatoj gvidataj de Wu Zixu, ĉefministro de Wu-regno. La kanalo fluas en la ĉinan plej longan riveron - Yangzi-riveron, trans la fama lago Taihu. Siatempe la kanalo servis kiel strategia akva vojo. Ĝi estas la unua artefarita kanalo de nia lando."

La urbeto Mudu estas tipa akvolando de suda Ĉinio, kaj ĝiaj urbanoj plejparte loĝas ĉe akvofluoj. Oni priskribis tiean karakterizan pejzaĝon kiel jene: Vidiĝas verda monto malantaŭ la pordo kaj akvofluo ekster ĝi, loĝdomoj tiel proksimas al la rivero, kvazaŭ la kapkuseno tuŝus la akvon. Kaj la koridoraj pontoj el diversaj formoj rememorigas pri pasintaj okazintaĵoj en la urbeto.