• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-07 20:38:22    
Fama Urbeto pro Valorega Jado

cri
En la antikveco, Yutian ( la nuna Hetian ) rolis kiel trafika artiko sur la suda sektoro de la Silka Vojo, kaj estis grava staplo-urbo de silkaĵoj. Sekve de emerĝo de la surmara komercado, la surtera Silka Vojo iom post iom dekadencis en la 15-a jarcento, ankaŭ Yutian perdis sian iaman floradon. Tamen en la hodiaŭa urbo Hetian ( la antikva Yutian ), oni povas percepti la historian brilecon de tiu "Satena Metropolo sur la Antikva Silka Vojo" el la loka silk-teksa industrio, kiu ankoraŭ ĝuas grandan renomon ĝis nun. En iu silk-teksa fabriko, s-ro Naunihal Shah, vojaĝanto el Pakistano, diris al mi, ke vidinte silkajn metiartaĵojn de tiu ĉi fabriko, li ekmemoris sian knabaĝon. Li diris:

"Pakistano estas proksima al Xinjiang, kaj antaŭ longe, teksitaj silkaj tapiŝoj jam enkondukiĝis al nia lando. Tiam, se iu familio posedis pecon da silkaĵo aŭ silka tapiŝo, la familianoj sentis fierecon. Ĉi tie vizitante mi estas ege emociita."

La menciita silk-teksa fabriko vizitita de s-ro Naunihal Shah produktas diversspecajn belajn silkteksaĵojn, kaj ankaŭ eksportas iujn el tiuj al aliaj landoj situantaj laŭ la Silka Vojo.

Karaj amikoj, la hodiaŭa Hetian, krom antikvaj ruinoj kaj silkaĵoj, rememorigas nuntempulojn ankaŭ pri jado. Ni jam menciis, ke la antikva nomo de Hetian estis Yutian. En la ĉina tibeta lingvo, Yutian signifas "produktejon de jado". Laŭ la produktado de jado, la hodiaŭ Hetian estas vaste konata same kiel en la antikveco.

De la antikveco ĉinoj diras: Plej valora jado originas el Yutian. Aparte menciindas, ke en la loko produktiĝas la rara speco de jado nomata "ŝafgrase blanka jado", kiu havas delikatajn strukturon kaj kvaliton kaj impresas per mildeco en ŝtaleco. Ĉinoj rigardas tiuspecan jadon kiel la kremon de jado. Nuntempe diversspecaj metiartaĵoj faritaj per jado estas eksportataj al Svedio, Italio, Britio, Francio kaj aliaj sume pli ol 20 landoj kaj regionoj kaj tre ŝatataj de klientoj.

S-ro Wang Kun estas kolektanto de jadaĵoj en Hetian. Li diris al mi, ke estas fierinde por lokanoj, ke en Hetian produktiĝas jado. Li diris:

"En Ĉinio kaj eĉ en la mondo Hetian estas vaste konata pro produktado de bela jado. Ni hetian-anoj rigardas tion nia honoro. Kaj se iu familio konservas raran jadaĵon, ni ĉiuj sentas ĝojon kaj kontentiĝon."

S-ro Wang Kun diris, ke jado de Hetian ĝenerale dividiĝas en du specoj: Unu estas ekspluatata el montoj kaj nomata Shanliao; la alia estas kolektita el riveroj kaj nomata Ziyu, kaj la ĉilasta estas pli valora ol la unua. Hetian-anoj ĝis nun ankoraŭ rezervas la moron serĉi jadon en riveroj. Somere, ofte videblas tia fenomeno, ke iuj homoj nudpiede paŝas en la torenta riverfluo por piede serĉi jadon, aliaj homoj plonĝas en riverakvon por elpreni jadon el la riverfundo, kaj ceteraj, kondukante la azenon ŝarĝatan per kofro kaj manĝpako, iras en la riverlito por kolekti jadon… Unuvorte, oni strebas diversmaniere por havigi al si jadon spite malfacilon kaj malsukceson.