• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-08 15:10:32    
Kial Recep Tayyip Erdogan faris viziton al Usono?

cri

En la 7-a de junio, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan atingis Vaŝingtonon kaj komencis sian viziton en Usono. Analizistoj opinias, ke ĉi-foja vizito de Recep Tayyip Erdogan al Usono celas restarigi la rilatojn inter Turkio kaj Usono.

En la lastaj jaroj la "strategiaj partneraj rilatoj" inter Turkio kaj Usono malvarmiĝis, pro tio, ke inter la du landoj ekzistis malsamaj opinioj pri tiuj problemoj pro iliaj malsamaj inklinoj al respektivaj interesoj. En marto de 2003 antaŭ la eksplodo de la iraka milito, la turka Granda Nacia Asembleo, kun la preteksto de manko de "internacia laŭleĝeco", vetois la proponon elmetitan de la turka registaro pri permeso al la usona armeo eniri Turkion. Tio vanigis la intencon de Usono por malfermi "nordan batallinion" en la norda parto de Irako pere de Turkio. La turka registaro precipe malkontentas pri tio, ke Usono subtenas la kurdojn de Irako. Pro tio Recep Tayyip Erdogan plurfoje kritikis la registaron de Bush. Sed en la batalo por renversi la regpotencon de Saddam, Usono ricevis grandan subtenon de la kurdoj en Irako. Post la milito la irakaj kurdoj ricevis grandegajn ekonomian kaj politikan interesojn kiel rekompencon. En la iraka transira registaro fondita en la 28-a de aprilo, la kurdoj okupas gravan pozicion kaj eĉ la posteno de iraka prezidento estas prenita de kurdo Jalal Talabani. Por Turkio la serioza konsekvenco de la usona lanĉo de milito kontraŭ Irako estas tio, ke la situacio de la landlima regiono inter Turkio kaj Irako pluapaŝe komplikiĝas. La turka registaro plimulte maltrankviliĝas pri tio, ke la plifortiĝo de la inklino de la kurdoj en la norda parto de Irako por sendependeco aŭ aŭtonomeco naskos rektan influon al la kurdoj en la suda parto de Turkio, kaj plie, tio damaĝos la ŝtatan unuecon kaj teritorian integrecon de Turkio.

Dum la tikla periodo, kiam Usono donis premon al Sirio, por ke ĉi lasta retiru sian armeon el Libano, turka prezidento Ahmet Necdet Sezer faris oficialan viziton al Sirio en aprilo de la kuranta jaro. Antaŭ la vizito de Ahmet Necdet Sezer al Sirio, usona ambasadoro en Turkio Eric Edelman faris klaran signalon, esperante ke Ahmet Necdet Sezer nuligu sian vojaĝon al Sirio. Tamen Ahmet Necdet Sezer ne submetis sin al la premo de Usono, sed faris la viziton. Tio ege malkontentigis Usonon. Krome, pluraj opinisondoj okazintaj en Turkio montris, ke Turkio, kiel islama lando, ne volas subteni tion, ke Usono arbitre disponas armitan forton en la mezoriento. La turka popolo precipe oponas kontraŭ la solflanka politiko de la registaro de Bush.

Analizistoj opinias, ke inter Turkio kaj Usono ekzistas kelkaj faktoroj influantaj la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj, tamen la du landoj jam antaŭ relative longa tempo starigis strategiajn partnerajn rilatojn. La du flankoj bezonas unu la alian. Pro sia konsidero pri batalado kontraŭ terorismo kaj praktikado de usonstila demokratio en la moslema mondo, Usono bezonas, ke Turkio firme staru ĉe ĝia flanko kaj subtenu ĝin preni la politikon de batado kontraŭ Sirio kaj Irano. Kaj Turkio ankaŭ bezonas helpon de Usono en la enlanda ekonomia disvolviĝo, en la turka aliĝo al Eŭropa Unio kaj tiel plu.

La amaskomunikiloj de Turkio opinias, ke ĉi-foja vizito de Recep Tayyip Erdogan al Usono estas ege ŝlosila rimedo. Tiu ĉi vizito grandamezure decidos la internajn kaj eksterajn politikojn de la turka registaro en la estonteco.