• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-08 17:04:18    
Fluktua situacio en Bolivio devigis demision de Carlos Mesa

cri

La 6-an de junio en la bolivia ĉefurbo La Paz eksplodis manifestacio, la plej grandskala de la lastaj 3 semajnoj, postulante tion, ke la ŝtato "reprenu la posedantecon de energio, okazigu konferencon pri ellaboro de Konstitucio kaj oponu kontraŭ la aŭtonomeco de Santa Cruz". Vizaĝe al la malfacile regebla situacio kaj la tago-post-tage laŭtiĝanta opona kriado de la enlandaj popolanoj, vespere de la sama tago bolivia prezidento Carlos Mesa elmetis demisian peticion. Tio jam estis la dua fojo en la kuranta jaro, ke prezidento Carlos Mesa proklamis demision.

En oktobro de 2003 Carlos Mesa enoficiĝis kiel prezidento de Bolivio. Antaŭ tio la enlandaj popolanoj de Bolivio malkontentis pri la politiko de energio de la registaro de Sanchez kaj oponis kontraŭ la plano eksporti naturan gason al la norda Ameriko, ili do okazigis grandskalan manifestacion, kiu kaŭzis konflikton inter la policanoj kaj popolanoj. En la konfliktado pli ol 70 homoj mortis kaj pli ol 100 homoj vundiĝis. Pro tio tiama prezidento Sanchez demisiis, kaj lian postenon prenis la tiama vicprezidento Carlos Mesa. Post sia enoficiĝo kiel bolivia prezidento, Carlos Mesa promesis al la civitanoj okazigi plebisciton pri la ŝtata politiko de energio kaj ellabori novan leĝon pri energio por solvi la konflikton. Poste Carlos Mesa faris sian plej grandan klopodon por sukcesigi la plebisciton kaj la ellaboron de la nova leĝo pri energio. Tamen la nova leĝo pri energio amendita kaj sankciita de la Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj deviis de la intenco de Carlos Mesa, pro tio li demisiis en marto por doni premon al la parlamento. Lia demisia peticio estis rifuzita de la parlamento kaj li restas kiel bolivia prezidento. Aliflanke, le nova leĝo pri energio havas grandan distancon al la postuloj de la opozicia partio kaj iuj radikalaj sindikatoj, tial la manifestaciado daŭras.

En la lastaj 3 semajnoj, la ĉefurbo La Paz kaj ĝia najbara urbo El Alto fariĝis la centro de manifestaciado fare de kamparanoj, laboristoj, instruistoj kaj studentoj. La prezidentejo kaj la parlamentejo estis ĉirkaŭataj de la manifestaciantoj. De la 19-a de majo la parlamento estas devigite fermita.

Informiĝinte pri la demisio de Carlos Mesa, estro de la bolivia parlamento, senata prezidanto Hormando Vaca Diez esprimis, ke pro la nuna serioza stato en la ĉefurbo, oni "ne garantios la bazajn kondiĉojn por restarigi la regulan kunvenon de la parlamento". Pro tio oni ne povas fari decidon, ĉu akcepti la demision de Carlos Mesa aŭ ne.

Tamen, post la demisio de Carlos Mesa, la enlanda situacio de Bolivio neniom pliboniĝis, sed falis en anarkion.

Analizistoj opinias, ke se la problemo de malriĉeco ne estus deradike solvita, kiu ajn prenus la prezidentecon de Carlos Mesa, li renkontus la saman malfacilon.