• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-08 18:03:27    
Tibeta kamparo: festo ŝanĝiĝis

cri
Oni vigle kantas, ĝoje dancas, plezure drinkas vinon de sekalo, rajdas, arkpafas kaj ĵetas ĵetkubojn, tio estas la plej tipa bildo de tibeta kamparo en festoj. Sed en la kuranta jaro, en la tradicia festo de la tibeta loko Rikaze 'Festo Linka' (festo por ludi ĉirkaŭ urboj), aperis ne nur ĉi tiu bone konita sceno. La unua semajno de la 1-a de junio ĉiujare estas la publika libertempo de la loko Rikaze. Preskaŭ ĉiuj homoj venas al ĝardenoj aŭ antaŭurboj kaj ludas, la libertempo estas titolita 'Festo Linka'.

En la kuranta jaro en la festo, raportisto venis al vilaĝo Pengcang. Direktate de teknikistoj el la ĉina landinterno por helpi tibetan agrikulturon, kelkdek tibetanoj okupiĝas pri ventolo kaj akvumo en varmejoj.

"Antaŭe mi kapablis nur planti grenon. Fari semadon mi jam ne zorgis plu la grenan kreskadon. Nun mi plantas legomojn, ĉiutage malfermas vatitan lkovrilon en varmejoj por ke la sunaj radioj prenetru en ilin, kiam altiĝas la temperaturo, sekve mi devas fari ventolon, ankaŭ ofte akvumon, tial en la festo 'Linka', ne kiel antaŭe ĉiuj membroj de mia familio iras eksteren, necesas zorgo pri legomoj en la varmejoj." Tion 41-jaraĝa Laba Zhaxi diris.

La vilaĝo Pengcang havas 26 familiojn, kaj la historio de plantado de legomoj nur estas 3 kaj 4 jaroj, sed helpata de la loka registaro, urboj en la ĉina landinterno pri helpo al Tibeto kaj financaj fakoj, la vilaĝo jam finkonstruis 40-metre longan kaj 8-metre larĝan plastan varmejon, preskaŭ okupantan duonon de la tutvilaĝa tera areo, meznombre ĉiu familio posedas 2 ĝis 4 varmejojn. Neta enspezo de unu varmejo ĉiujare superis 6 000 juanojn de renminbi.

28-jaraĝa Danzeng sciigis raportiston, ke en la pasinteco en la festo 'Linka' oni manĝis farunaĵon kaj drinkis vinon de sekalo, ĉar en normalaj tagoj, la manĝo nur estis Zanba kaj terpomo. Nun en la tuta jaro ili povas manĝi freŝajn legomojn produktitajn de ili, kaj kiam ili vendas legomojn en urboj, ili ofte faras konsumon en restoracioj. Li diris: "Se laŭ bonaj manĝaĵoj, tiel nun ĉiu tago estas la festo 'Linka'.

En la vilaĝo Pengguo, en familia fabriko establita de 'virina talentulo' Qu Zhen, pli ol 40 virinoj teksas lanaĵojn. Ĉi tie, lernantaj laborantinoj povas akiri 15 juanojn de renminbi ĉiutage kaj malnovaj laborantinoj akiras 25 juanojn de renminbi ĉiutage.

Ili ne celebris la feston 'Linka', sed cirkuliĝas plezuraj kantoj el la familia fabriko. Iliaj produktoj tute estas fabrikitaj mane, tial tre amataj de Hindio kaj Nepalo, kaj tute venditaj ekstere. 37-jaraĝa Qu Zhen diris: "La festo estas bona, sed nur posedante laboran kapitalon, stabilan enspezan fonton, oni povas vere plibonigi vivon." Kiam laboroj en la fabriko de Qu Zhen ne estas multaj en somero kaj aŭtuno, meznombre laborantinoj ekskursas duonomonate, oftiĝas la festo 'Linka'.