• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-08 18:10:09    
Riĉigo bezonas 'verdan ateston'

cri
Studentoj bezonas diplomon por serĉi laboron, stiristoj bezonas konduklicencon kaj nun laŭ laborantoj de produkta kaj konstrua armegrupo de Xinjiang, riĉigo bezonas 'verdan ateston'.

Parolante pri 'verda atesto', laborantino de la armegrupo sinjorino Guo Ying laŭdis: "Ĉiujare mi prenas la tutan taskon de pli ol 100 muoj da kotonaj kampoj, sed kiel diligente mi laboris, produktokvanto kaj kvalito ne altiĝis, de mia partopreno en la trejna kurso de 'verda atesto' en 2003, mi kapablis sciencan kultivon, kaj povas gajni 5 dekmil juanojn de renminbi ĉiujare, ne nur riĉiĝis, sed ankaŭ fariĝis senpaga teknikisto de miaj najbaroj.

En februaro de 2003, utiligante libertempon de agrikulturo la 5-a divizio de la armegrupo okazigis la unuan trejnan kurson de 'verda atesto', asignis specialan monon, elektis 385 laborantojn kaj senpage faris 20-tagan koncentran trejnon. La armegrupo invitis instruistojn de agrikultura akademio kaj teknikistoj de produkta fako, ili ne nur instruis librosciojn, sed ankaŭ direktis lernantojn fari eksperimentojn, studojn, analizojn kaj lerni diversajn teknikojn.

Sinjoro Zhou Xingfu diris, ke de partopreno en la trejna kurso de 'verda atesto', ili trovis, ke la terkulturo postulas profundan scion. Ili sentis, ke la scioj komprenitaj de ili vere povas solvi problemojn, tial ili lernas tre serioze. En la fino de la trejno, ĉiuj lernantoj pasigis ekzamenon kaj akiris la oficon de 'kampara teknikisto', kaj sinjoro Zhou Xingfu fariĝis teknikisto de arbarkultura administra stacio.

Laborantino Hu Xiaoli venis al Xinjiang en 2001, pro manko de planta tekniko, ŝi akiris vivkoston pere de sporada laboro. Post kiam ŝi partoprenis en la trejna kurso de 'verda atesto', ŝi prenis la tutan taskon de 110 muoj da kotonaj kampoj, en tiu jaro la neta enspezo superis 4 dekmil juanojn de renminbi. En 2004, ŝi lernis kulturan teknikon en la trejna kurso de 'verda atesto', ŝi investis por konstrui porkan stalon, en tiu jaro naskiĝis pli ol 100 porkidoj, kaj la enspezo superis 5 dekmil juanojn de renminbi. Ŝi ridis kaj diris, ke antaŭ 3 jaroj, ŝi ne kapablis fari ion, nun posedante 'verdan ateston', ŝi povas fari ĉion, kio povas gajnigi al ŝi.

Pere de 'verda atesto' laborantoj riĉiĝis. Sinjoro Li Quanxiu sciigis raportiston, ke ĝis nun la trejna kurso de 'verda atesto' jam estis okazigita 3 fojojn, sume trejnis 2 165 laborantojn, nun ili ne nur riĉiĝis, sed ankaŭ liveras teknikojn al najbaroj, kaj stimulas ilin riĉiĝi. Kiel baza eduko la trejna kurso de 'verda atesto' estos daŭrigata, kaj pli multaj laborantoj profitos de ĝi.