• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-08 20:33:57    
Vidindaĵoj de Fama Ĝardena Urbeto

cri
La urbeto Mudu estas tipa akvolando de suda Ĉinio, kaj ĝiaj urbanoj plejparte loĝas ĉe akvofluoj. Oni priskribis tiean karakterizan pejzaĝon kiel jene: Vidiĝas verda monto malantaŭ la pordo kaj akvofluo ekster ĝi, loĝdomoj tiel proksimas al la rivero, kvazaŭ la kapkuseno tuŝus la akvon. Kaj la koridoraj pontoj el diversaj formoj rememorigas pri pasintaj okazintaĵoj en la urbeto.

En la urbeto Mudu, la strato Shantang longa je pli ol 800 metroj estas ĝia artika vojo. Ambaŭflanke de la strato videblas privataj ĝardenoj kaj abundaj butikoj. S-ro Zhou Jukun, ĝenerala vic-direktoro de la Turisma Kompanio de Mudu, konigis dirante:

"La antikva urbeto Mudu situas ĉe la gorĝa loko de la ora akvavojo inter la lago Taihu kaj la urbo Suzhou, tio manifestas ĝian gravan geografian pozicion. En la tempo de la fina periodo de Ming-dinastio kaj la komenca periodo de Qing-dinastio, ĉi tie estis la plej granda komerca haveno okcidente de la urbo Suzhou."

Laŭ rakonto de s-ro Zhou Jukun, por reaperigi la tiaman prosperan fizionomion de la strato Shantang, la magistrato de Mudu asignos pli ol centmilionon da juanoj en rekonstruado de la strato. Post finiĝo de la rekonstruado, la monto, akvofluo kaj la ĝardeneska urbeto kunfandiĝos en unu belan tuton, kaj turistoj povos rekte atingi la piedon de la monto Lingyan, irante okcidenten laŭ la strato Shantang.

Laŭ historia noto, antaŭ pli ol 600 jaroj, en la antikva urbeto Mudu ekzistis 30 privataj ĝardenoj, kaj nun restas dekkelkaj el ili. Rezervante la delikatecon kaj elegantecon de ĝardenoj de la urbo Suzhou, la privataj ĝardenoj de la urbeto Mudu ankaŭ tenas sian propran trajton de natureco kaj grandiozeco. El tiuj, la ĝardeno de la familio Yan estas la plej renoma kaj atingis la plej altan arton de hortikulturo. La nomita ĝardeno konsistas el kvar partoj respektive laŭ la pejzaĝoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. En la ĝardeno, la dispozicio estas zorgeme projektita, ĉiu parto estis aranĝita delikate, gustoplene kaj agrable, kaj ĉio montras la majstrecan ĝardenistikan edukitecon de la konstruantoj. S-ro Mei Bing, kiu multfoje vizitis la ĝardenon de la familio Yan, diris:

"Mi opinias, ke la ĝardeno de la familio Yan ne similas al tiu de Suzhou, kaj ĝi apartenas al la tipo de la loĝeja ĝardeno. Centre estas la loĝdomo, kaj ĝin ĉirkaŭas la ĝardeno, kies diversaj partoj havas la propran temon, ekzemple temo pri printempo, pri somero, pri aŭtuno kaj pri vintro."

Krom la ĝardeno de la familio Yan, ankaŭ la ĝardeno Hongyin Shanfang estas tre aprecinda. Ĝi estas karakterizata per vasteco kaj imponeco. En la ĝardeno vidiĝas arahata pino alta je dek metroj kaj aĝa je pli ol 500 jaroj. Malgraŭ la kvin-jarcenta aĝo, la arbo tamen estas ombroriĉa kaj vivoplena. En la fono de la malproksima monto Lingyan, la antikva urbeto ŝajne estas ŝirmata en la agrabla verdo. S-ro Mei Bing diris, ke promenante en la ĝardenoj de Mudu, oni povas ne nur percepti la riĉan enhavon de la ĉina arkitekturo, sed ankaŭ ricevi multajn edifojn. Li diris:

"La ĝardenoj de la urbeto Mudu servas al homoj kiel ideala loko por gajni inspiron kaj edifon, por renkontiĝi kun amikoj kaj fari diversajn kulturajn aktivadojn."