• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 08:37:36    
Kiu la unua trovis la novan kontinenton, ĉu Kolumbo aŭ Zheng He? (2)

cri
En 1790 en la Konstitucia Placo de Meksikio oni elfosis sun-ŝtonon, kies aranĝo kaj plastiko originis el arto de ĉina kuprtamburo. En la ŝtato Nova Meksiko de Usono oni trovis la krutaĵ-pentraĵon "Kua Fu postkuras la Sunon", verkitan antaŭ preskaŭ 3 500 jaroj, kaj en la norda Ameriko oni trovis du famajn antikvajn pentraĵojn de Ĉinio. Decembre de 1973 en usona marbordo oni trovis ĉinan ŝtonan ankron, faritan antaŭ 3 000 jaroj. Komence de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento en antikvaj ruinoj postlasitaj antaŭ 4 000 jaroj en la provincoj Zhejiang kaj Jiangxi de Ĉinio oni trovis 6 karbiĝajn arakidojn kaj aliajn plantsemojn, ekzemple sezamojn kaj fabojn, kiuj atestas, ke jam antaŭ 4 000 jaroj ekzistis kontakto inter Ĉinio kaj Ameriko.

La supraj ilustraĵoj estas arkeologiaj eltrovoj en la pasintaj jaroj. Por atesti tion, ke ĉinoj atingis Amerikon pli frue ol la unuaj eŭropanoj, dum 10 jaroj Gavin Menzies konsultis pli ol 6 000 librojn, mondmapojn aperintajn antaŭ la periodo de Kolumbo, arkivojn de la ŝtataj arkivejoj de Eŭropo, notojn de navigistoj, kiuj la unuaj atingis Amerikon, kaj aliajn dokumentojn. La libro notis, ke dum 28 jaroj, de 1405 ĝis 1433 Zheng He 7-foje faris longan navigadon gvidante sian ŝipbandon, kaj vizitis pli ol 30 landojn de Azio, Afriko, Aŭstralio, la suda kaj norda Ameriko, en tiuj landoj li kaj la ŝipbando postlasis multajn restaĵojn kaj konstruis multajn bazlokojn de ĉinaj elmigrintoj.

Ĉiufoje, atinginte iun lokon, Zheng He detale mapis ĝin. Kolumbo, Magelano, Cabral, Dias, da Gama kaj aliaj navigistoj kaj eksploristoj navigacie atingis Amerikon ĝuste laŭ la mapoj desegnitaj de ĉinoj. Tiuj mapoj estis tre precizaj, ili havis ekarton de nur 23 marmejloj. En sia libro Gavin Menzies skribis: "Mapado de mondmapo bezonis navigadon de kelkmilionoj da kvadrataj kilometroj fare de kelkcent ŝipoj, tial nur ĉinoj havis tian ŝipbandon kaj kapablon tiam." Laŭ esplora atesto de Gavin Menzies, antaŭ kolumba atingo al Ameriko jam multaj bazlokoj de la ĉinaj elmigrintoj dissemiĝis en diversaj lokoj de Ameriko, en du vilaĝoj de Peruo loĝis preskaŭ ĉinoj, kiuj parolis la ĉinan lingvon. Ĉinio ekspluatis almenaŭ 6 bazlokojn de la elmigrintoj, en iuj lokoj la nombro de la elmigrintoj superis 10 milojn. Kolumbo trovis ankaŭ, ke en lokaj lingvoj estas multaj ĉinaj vortoj. Kiam Magelano atingis la insulon Tahaa, li trovis, ke ĉinoj interŝanĝas aromaĵojn kaj piprojn per ceramikaĵoj.

Estas multaj atestoj, kiuj povas atesti, ke la ĉinoj atingis Amerikon pli frue ol Kolumbo, kaj tiu eltrovo devas esti fiero por la ĉina nacio. De multaj jaroj, mezlernejaj historiaj libroj kaj arkivoj ĉiuj notis tiel, ke Kolumbo la unua trovis la novan kontinenton, tamen kiu fakte la unua trovis la novan kontinenton, tio restas ankoraŭ senkonkluda. Kiel ĉinoj ni kompreneble esperas, ke la trovinto estu Zheng He, tamen ni devas atendi la finfinan konkludon.