• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 14:27:17    
Kial Usono ŝanĝis sian sintenon kaj subtenas Mohamed al-Baradei?

cri

Laŭ la plano usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice intervidiĝos kun ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo Mohamed al-Baradei en la 9-a de junio. Laŭ raporto, tiam ŝi esprimos subtenon al Mohamed al-Baradei pro lia klopodo por reelektiĝo kiel ĝenerala direktoro. Sed post kiam Mohamed al-Baradei esprimis sian intencon reelektiĝi kiel la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, Usono ĉiam forte oponis kontraŭ tio. Kial Usono ŝanĝis sian sintenon?

En decembro de 1997 Mohamed al-Baradei ekprenis la postenon de la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo. En 2001 li estis reelektita kiel la ĝenerala direktoro de la agentejo, kaj lia oficperiodo finiĝos en la 30-a de novembro de la kuranta jaro. La surfaca kialo por tio, ke Usono oponas kontraŭ la reelektiĝo de Mohamed al-Baradei, estas tio, ke la ĝenerala direktoro rajtas ofici ne pli ol 2 oficperiodojn kaj neniu povas rompi tian regulon.

Tamen personoj de la diplomata rondo opinias, ke la vera kialo por Usono oponi kontraŭ la reelektiĝo de Mohamed al-Baradei kuŝas en tio, ke li tenas malsamajn starpunktojn kun Usono rilate al la iraka problemo kaj la irana nuklea problemo. Mohamed al-Baradei iam persiste opiniis, ke la usona riproĉo al Irako pri posedo de grandskale mortigaj armiloj estas senbaza. Tial Vaŝingtono, per opono kontraŭ lia reelektiĝo, fakte venĝis sin pro lia malsama starpunkto.

Rilate al la irana nuklea problemo, Mohamed al-Baradei ankaŭ havas opiniojn malsamajn al tiuj de Vaŝingtono. La enketa grupo de la Internacia Atom-Energia Agentejo trovis, ke Irano jam sekrete faris la grandskalan nuklean planon dum pli ol 10 jaroj. Irano proklamis, ke tiu ĉi plano estas por produkti la fuzaĵon bezonatan en nuklea elektrumado. La registaro de Bush kondamnis, ke Irano sekrete ekspluatas siajn nukleajn armilojn. Tamen Mohamed al-Baradei plurfoje deklaris, ke la enketa grupo ne havas atestojn kiuj pruvas, ke Irano disvolvas nukleajn armilojn. Pro tio Usono ege malkontentis, opiniante, ke la starpunkto de Mohamed al-Baradei damaĝas la klopodon de la internacia socio por malhelpi Iranon ekspluati nukleajn armilojn.

Mohamed al-Baradei ankaŭ publike kritikis la usonan planon de Ŝtata Misila Defensiva Sistemo. Li diris, ke Usono postulas al aliaj landoj forlasi ekspluatadon de nukleaj armiloj, tamen ĝi mem senĉese sin armadas. Mohamed al-Baradei avertis, ke se Usono ne ĉesigus tian "duoblan kriterion", pli multaj landoj en la mondo ekspluatus nukleajn armilojn.

Antaŭ duona jaro Usono komencis sian atakon kontraŭ la reelektiĝo de Mohamed al-Baradei. Por atingi la celon la registaro de Bush prenis diversajn rimedojn kaj eĉ serĉis kandidaton por la posteno de la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Tamen la faroj de Usono renkontis oponon de multaj membrolandoj de la Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo, inkluzive de landoj aliancaj al Usono, kiaj Britio, Kanado kaj Aŭstralio. Eŭropaj landoj ĝenerale malkontentis pri la faroj de Usono. Ili postulis, ke Vaŝingtono subtenu la reelektiĝon de Mohamed al-Baradei por kiel eble plej frue solvi la problemon.

Fakte, ĉiuj membrolandoj, krom Usono, de la Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo subtenas la reelektiĝon de Mohamed al-Baradei kiel la ĝenerala direktoro. Tion neniom malhelpos la usona opono. Tial, por eviti sin izoli de la internacia socio, Usono ŝanĝis sian sintenon.