• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 15:06:37    
Iraka sunaisma sekto postulas plimultigi sunaistajn reprezentantojn en ellaboro de Konstitucio

cri

La 8-an de junio, 150 reprezentantoj de la irakaj sunaismaj partioj kunvenis en Bagdado, postulante plimultigi la sunaistajn reprezentantojn en la komitato de skizado de la Konstitucio. La ĉeestantaj reprezentantoj esprimis, ke la iraka Konstituci-Skizada Komitato devas doni pliajn 25 sidlokojn al la sunaisma sekto, alie ili bojkotos la skizadan procezon de la Konstitucio kaj fondos arbitracian institucion de diversrondaj personoj por serĉi subtenadon.

En la sama tago, ankaŭ gvidanto de la religia fonduso de la iraka sunaisma sekto Adnan al-Dulaimi postulis plimultigi almenaŭ 25 sunaistajn reprezentantojn. Li postulis ankaŭ, ke tiuj sunaistaj reprezentantoj, same kiel aliaj reprezentantoj, havas oficialan voĉdonan rajton. Adnan al-Dulaimi ankaŭ emfazis, ke la nova Konstitucio devas protekti la unuecon kaj arabecon de Irako, havante nenian enhavon malobservan al la islamaj doktrinoj.

En la nuna 55-membra Konstituci-Skizada Komitato troviĝas nur 2 sunaistaj reprezentantoj. La komitato poste plimultigis 13 sunaistajn reprezentantojn, tamen ili ne posedas la oficialan voĉdonan rajton. Laŭ konigo la irakaj sunaismaj partioj jam ellaboris nomliston de 25 reprezentantoj, kiu estos prezentita la 9-an de junio al la Nacia Asembleo por voĉdonado.

En la ĝenerala elektado okazinta en la fino de januaro de la kuranta jaro la sunaisma sekto faris bojkotadon. Rezulte de tio el la 275 sidlokoj en la transira Nacia Asembleo, nur 17 apartenas al la sunaisma sekto. Tamen la sunaismaj moslemoj okupas 20% de la totala loĝantaro de Irako. Ili do ludos ŝlosilan rolon pri pasigo de la nova Konstitucio. La Konstituci-Skizada Komitato prezentos la projekton de la Konstitucio en la mezo de aŭgusto. En oktobro Irako faros plebisciton. En 4 provincoj en la meza kaj okcidenta partoj de Irako, la sunaismaj moslemoj okupas pli ol duonon de la loka loĝantaro. Laŭ difino de la iraka transira Konstitucio, se en 3 el ĉiuj 18 provincoj de Irako, 2 trionoj de la enloĝantoj balote oponos kontraŭ la projekto de la Konstitucio, la nova Konstitucio ne estos pasigita. Rezulte de tio la transira Nacia Asembleo devas esti eksigita kaj nova elektado okazos.

Samtempe la sunaisma sekto ankaŭ ludas ege gravan rolon en la iraka sekureca rekonstruada procezo.

Ĉu la sunaisma sekto ricevos pli da parol-rajto en ellaborado de la Konstitucio, tio estas komplika kaj malfacila problemo. Se malbone traktate, ĝi alportos ankoraŭ novajn nestabiligajn faktorojn al la jam fluktuanta situacio de Irako kaj prokrastos la politikan rekonstruadon.