• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 19:46:13    
Moskulo (foto)

cri

La moskulo (Moschus spp.) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en la nordorienta, norda, orienta kaj sudokcidenta Ĉinio, kaj ankau en Sovetunio, Mongolio, Koreio, Japanio, Kaŝmiro, Nepalao kaj Sikimo. Ĝi estas malhelbruna, kun leŭsflavaj aŭ grizaj makuloj. La haroj sur la dorso kaj ambaŭflanke de la korpo estas malhelaj kaj tiuj sur la abdomeno helaj. Ĝi longas ĉirkaŭ 1 metron, la vosto estas 4-5 centimetrojn longa kaj altas 51-61 centimetrojn. La koksa parto estas je ĉ. 5 centimetroj pli alta ol la ŝultroj. Ĝi pezas 9-11 kilogramojn. Nek la femala moskulo nek la maskla havas kornojn. La maskla moskulo havas fortajn suprajn kaniojn longajn je ĉ. 7,5 centimetroj, kiuj montriĝas ekster la lipoj. La femala moskulo havas malgrandajn kaniojn, kiuj ne trontriĝas eksper la lipoj. La maskla moskulo havas moskujon sub la ventro. Oni ne bone scias, kiom da specioj de moskuloj troviĝas en la mondo. Iuj fremdlandaj zoologoj opinias, ke troviĝas nur unu specio, dum la Zoologia Instituto sub la ĉina Akademio de Sciencoj opinias, ke troviĝas tri specioj, nome M. moschiferus,, M. sifanicus kaj M. berezovskii.

La moskuloj ŝatas vivi en arbaroj 2 600-3 6—metrojn super la marnivelo. Ĝenerale la maskla moskulo vivas sola, dum la femala kune kun siaj idoj. Ĝi aktivadas plej vigle en frumatene kaj vespero kaj ripozas tage. Ĝi manĝas herbojn, ŝosojn, arbofoliojn ktp. vintre ĝi satigas sin per maldikaj arbobranĉoj, musko kaj likeno. La moskulo estas timema. Kiam okazas io danĝera, ĝi tuj forkuras kaj sin kaŝas. Sur krutaĵo ĝi sin movas lerte kaj facile, kaj estas lerta en grimpado kaj saltado. Ĝi havas akrajn okulojn kaj orelojn. La moskuloj pariĝas inter oktobro kaj januaro de la sekvanta jaro. Post 5-6-monata gravedeco la femala moskulo naskas ĉiufoje 1-3 idojn, ĝenerale 2. mosko, sekrecio de la maskla moskulo, estas valora ĉina medicinaĵo kaj ankaŭ altklasa parfumo.

La rangifero (rangifer tarandus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en la Norda Poluso, Ĉinio, Sovetunio, Norvegio, Svedio, Kanado, Alasko kaj Groenlando. Ĝi longas 1,2-2,2 metrojn, kun vosto 10-21 centimetrojn longa, kaj altas 1,1-1,4 metrojn. La plenkreska rangifero povas atingi la pezon de 318 kilogramoj. La bredata rangifero estas iom malpli granda ol la sovaĝa.