• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 08:21:48    
Chen Ran: Promenado

CRI
Mi kaj panjo elhejmiĝas por promenado, senescepte, antaǔ ĉiu vespero, ĉu en printemop, ĉu en somero, ĉu en aǔtuno, ĉu en vintro, unuvorte, en ĉiu sezono de la tuta jaro. Laǔdire ankaǔ Kantio havis la kutimon fari promenadon – ĉe ĉiu vespera krepusko, tiel precize kiel en horloĝo, li aperis en strato. Mi citas lin kiel ekzemplon ne pro tio, ke mi inklinas snobe imiti ion de granda persono. Fakte nenia rilato regas inter famulo kaj ni. Ni volas nur silente pasigi la vivon ordinaran, de neniu atentatan. Tamen almenaǔ iu nin rimarkas. Post kiam ni paŝas el lifto, pordisto bonkore nin salutas almenaǔ pro tio, ke ĉi-momente estas la 16-a horo.
Ni ŝatas lante moviĝi sur sama vojeto, de ni titolita "Rusa Pado". Fakte ĝi estas nur tre ordinara aleeto en kvartalo de Pekino. Somere ambaǔflankaj arboj kun densaj folioj formas ombrelegon kaj venteto refreŝige trablovas. Foje ni povas renkontiĝi kun homo, kiu gluas cikadon tenante longan stangon. Tia hemiptero ne ĉirpas, sed kantas, kantas ĝoje pri la libera vivo. Haltinte ni levas la kapon al ĝi. Kiom ni esperas, ke ĝi povu ĉiam laǔplaĉe muziki kaj sendanĝere pasigi la mallongan vivon! Tamen, ho ve, kiel ĝi povas scii, ke ĝuste la plezura kantado malkaŝas ĝin? Tiu homo facile trafas la celon, fulmorapide fortondas ĝiajn flugiletojn kaj ĵetas ĝin en malgrandan kaĝon. Nur en momento, libera viveto perdas sian spacon! Ni sentas profundan bedaǔron, neniel komprenante, kial tiu ulo nepre tiel agas.
Ni frekventas la parkon de Draka Lago. Vintre regas senhomeco en la parko...
La paŝado de mia patrino estas pli malrapida ol antaǔe. Kaj mi jam ne tiom hastemas kiom antaǔ pluraj jaroj. Ŝajnas al mi, ke trankvilo stabiligas la paŝojn. Irante ĉe la patrino, mi diras, ke en la lastaj tagoj mi finlegis 2 librojn. Mi opinias, ke "Ni Tri", verkita de sinjorino Yang Jiang, jam atingas la altan sferon de homa saĝo. Ŝi laǔeble kaŝas epokajn ventojn kaj nubon en vortoj pri disiĝo kaj kuniĝo, de familianoj, nature, senemocie, eĉ iom flegme, tamen sincere. Ŝi diris, "Legante libron, ni ĝin aprecas kaj juĝas ofte laǔ la plej alta postulo. Uzante ŝnuron, ni taksas ĝian kvaliton laǔ plej malforta parto." Ordinareco kaj simplo entenas altan saĝon. La patrino konsentas kun mi. Ne ĉesigante la promenadon, mi parolas pri la alia libro, temanta pri paseoj. La aǔtoro menciis nacian edukon, dirante, "La plej granda celo de la edukado en Britio estas, ke ĉiu homo fariĝu ĝentlemano."
"Panjo, tutavive vi faris esploradon pri la edukado. En la infaneco mi jam sciis, ke ni devas esti 'ŝraǔboj', ĉie taǔgaj. Poste oni pledas, ke ni fariĝu kapabluloj, almenaǔ en iu fako. Ĉu ne iom tro pragmatisme?"
Ŝi ne respondas.
Promenante ni babilas ne nur pri libroj, sed ankaǔ pri la paca vivo, ne facile veninta.