• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 14:51:00    
Abbas kaj aliaj sektoj atingis interkonsenton por protekti armisticon inter Palestino kaj Izraelo

cri

La 9-an de junio en Gaza Zono, prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas faris interparolon kun gvidantoj de diversaj palestinaj armitaj sektoj. Ili atingis interkonsenton pri protekto de la armistica situacio inter Palestino kaj Izraelo, celante krei kondiĉojn por mildigi la daŭre ŝtreĉatan situacion inter Palestino kaj Izraelo.

Mahmoud Abbas venis al Gaza Zono por fari interparolon kun diversaj sektoj en la momento, kiam de la lastaj tagoj daŭre serioziĝas la streĉata situacio inter Palestino kaj Izraelo kaj la armistico inter la du flankoj estas en ege danĝera stato. En la 7-a de junio, izraelaj soldatoj mortigis altarangan komandanton de la palestina Islama Jihad en Jenin. La palestina Islama Jihad tuj prenis agadon por sin venĝi, kanone atakante la judajn fiksloĝejojn. La atako kaŭzis morton de 3 homoj. Ankaŭ Hamas faris furiozan kanonadon en la sama tago al la suda parto de Izraelo kaj al la judaj fiksloĝejoj en Gaza Zono. La serioza perforta konfliktado inter Palestino kaj Izraelo vekis grandan atenton de ĉiuj flankoj. Palestina ĉefintertraktanto Saeb Erekat avertis, ke la armistico inter Palestino kaj Izraelo sin trovas en ege riska momento. Por eviti la malpliboniĝon de la situacio, Mahmoud Abbas atingis Gazan Zonon en la 8-a de junio kaj kontaktiĝis kun diversaj sektoj.

En la 9-a de junio en Gaza, Mahmoud Abbas okazigis interparolon kun gvidantoj de Hamas kaj aliaj palestinaj armitaj sektoj. Mahmoud Abbas emfazis, ke la protekto de la armistica situacio konformas al la bazaj interesoj de Palestino. Li urĝis, ke diversaj armitaj sektoj observu la armistican interkonsenton inter Palestino kaj Izraelo kaj ĉesigu ĉiajn agadojn de atakado kontraŭ izraelaj celoj por doni nenian pretekston al Izraelo bati Palestinon. Mahmoud Abbas ankaŭ konsentis, ke diversaj sektoj partoprenu en la preparaj laboroj de la palestina flanko pri retiriĝo de Izraelo el Gaza.

Post la interparolo, proparolanto de Hamas esprimis, ke Hamas daŭre observos la armistican interkonsenton inter Palestino kaj Izraelo, tamen, se atakate de la izraela armeo, ili rezervos la rajton fari rebaton. Ankaŭ la gvidanto de Jihad esprimis, ke Jihad portempe observos la armistican interkonsenton. Tamen li samtempe apelaciis al diversaj palestinaj sektoj, ke ili rekonsideru pri tio, ĉu ili daŭre tenu tiun ĉi starpunkton, kiam Izraelo senĉese malobservas la armistican interkonsenton.

En februaro de la kuranta jaro Pelestino kaj Izraelo atingis la armistican interkonsenton. De tiam la situacio inter Palestino kaj Izraelo estas ĝenerale kvieta. Tamen Izraelo neniam komplete ĉesigis sian persekutadon al palestinaj armitoj. Ankaŭ la palestinaj armitoj de tempo al tempo kanone atakis la izraelajn celojn.

Oni ankoraŭ ne scias, ĉu la konfliktoj inter la palestinaj armitoj kaj la izraela armeo eskaladiĝos. Tamen iuj homoj de Palestino maltrankvilas, ke antaŭ sia retiriĝo el Gaza Zono, Izraelo probable lanĉos grandskalan militan agadon por bati la palestinajn armitojn kaj preventi ilian lanĉadon de novaj perfortaj atakoj kontraŭ Izraelo.