• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 16:41:36    
NATO unuafoje partoprenos en pacprotekta agado de Afrika Unio

cri

La 9-an de junio en la ĉefstabejo de NATO en Bruselo inaŭguriĝis la 2-taga konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO. En la sama tago la nacidefendaj ministroj de la membrolandoj de NATO pasigis rezolucion pri frua livero de helpo por la pacprotekta agado gvidata de Afrika Unio en la sudana darfura regiono. Tiel en la proksima estonteco oni unuafoje vidos soldatojn de NATO sur la kontinento de Afriko.

Laŭ tiu ĉi rezolucio, la trupo de NATO ne rekte partoprenos en la pacprotekta agado en la darfura regiono, sed portos la pacprotektajn trupanojn de Afrika Unio al fiksitaj lokoj per transportaj aviadiloj kaj liveros personaran trejnadon al Afrika Unio.

8 500 soldatoj de la internacia sekureca helpa trupo, ĉefe kun trupo de NATO, nun garnizonas en Afganio. La liverado de subteno por la pacprotekta agado en la darfura regiono estos la unuafoja partopreno de pacprotekta agado sur la afrika kontinento fare de NATO. Nuntempe NATO ankoraŭ ne malkaŝis la konkretan tagordon de la agado, tamen laŭ konigo la transportaj aviadiloj de NATO estos laŭplane pretaj en julio.

Nuntempe Afrika Unio dispozicias pacprotektan trupon en la darfura regiono kun ĉirkaŭ 2 300 trupanoj. Pro la senĉesa malpliboniĝo de la sekureca situacio en Darfuro, Afrika Unio decidis pligrandigi la nombron de siaj pacprotektaj trupanoj ĝis 7 700 antaŭ la fino de septembro en la kuranta jaro. Rvando jam promesis sendi 3 pliajn batalionojn da soldatoj, dum Senegalio kaj Niĝerio, po 2 pliajn batalionojn, kaj Sud-Afriko, 1 plian batalionon. Afrika Unio planis, ke en la venonta jaro la nombro de pacprotektaj trupanoj pluapaŝe grandiĝu ĝis 12 mil.

Laŭ la peto de Afrika Unio, altaranga delegito de Eŭropa Unio respondecanta pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj Javier Solana esprimis en Bruselo la 23-an de majo, ke Eŭropa Unio liveros subtenon al Afrika Unio en ĝia pacprotekta agado en la darfura regiono. En la 24-a de majo, ankaŭ la Konsilio de NATO faris decidon kaj konsentis liveri militaferajn subtenojn, inkluzive de transportado, trejnado de personoj kaj similaj, al Afrika Unio en ĝia pacprotekta agado en Darfuro.

La konfliktoj en la darfura regiono, okcidenta Sudano, komenciĝis en februaro, 2003. Ĝis nun en la konfliktoj 180 mil homoj mortis kaj pli ol 2 milionoj da homoj perdis sian loĝejon. Sun la interpacigo de la internacia socio, la sudana registaro kaj la kontraŭ-registara armita forto faris plurajn pacajn intertraktadojn, tamen la du flankoj ne atingis esencan unuecon por fini la militon.