• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 18:33:51    
Huj-naciecanoj, ĉinaj islamanoj (1)

cri
Huj-nacieco estas unu el la 55 nacimalplimultoj de Ĉinio. Ĝi multe diferencas de aliaj naciecoj. Ili ne devenis de unu aparta klano kaj tribo, sed formiĝis el multaj nacioj ĉinaj kaj alilandaj en la longa historio. Ankaŭ ilia religio, islamismo, estas ekzota.

Deveno de malproksime

En la 7-a jarcento kun negoca disvolviĝo komercistoj el la araba kaj persa regionoj ŝipe veturis al ĉinaj marbordaj regionoj. Ili kunportis la islaman kulturon kaj konstruis en Ĉinio la unuajn moskeojn. Iuj el ili fiksloĝiĝis en Ĉinio kaj geedziĝis kun lokanoj, tiel ke ili kaj iliaj posteuloj iom post iom fariĝis ĉinaj islamanoj.

Komence de la 13-a jarcento araboj, persoj kaj aliaj nacianoj, parolantaj la tjurkan lingvon, veturis al Ĉinio el Okcidenta kaj Meza Azio. Ankaŭ ili kredis je islamismo. Ili kulturis teron en la landinterno kaj limregiono de Ĉinio, faris komercadon aŭ plenumis ŝtatan oficon kaj kunfandiĝis kun la islamanoj, kiuj fiksloĝiĝis en Ĉinio pli antaŭe, kaj geedziĝis kun la lokaj hanoj, ujguroj, mongoloj kaj alinacianoj, tiel ke meze de la 14-a jarcento formiĝis huj-nacieco, nacimalplimulta komunumo kun aparta kredo.

En Ĉinio la hujoj vivas dise, tamen en ĉiuj lokoj kompare koncentre. En la 2 mil gubernioj de Ĉinio vivas hujoj kaj preskaŭ en ĉiuj lokoj estas moskeo. Nun en Ĉinio vivas proksimume 10 milionoj da hujoj, kiuj laŭ la nombro okupas la trian lokon inter la ĉinaj nacimalplimultoj.

La antaŭuloj de la hujoj parolis en la araba, persa kaj tjurka lingvoj. Pro la ĉiam intimiĝanta kontakto en la socia kaj ekonomia vivo kun hanoj kaj precipe pro geedziĝo kun alinacianoj la hujoj sentis, ke iliaj antaŭaj lingvoj ne taŭgas por la vivo kaj kun formiĝo de la huj-nacieca komunumo ili iom post iom prenis han-lingvon kiel sian komunan lingvon, sed en la uzado de han-lingvo ili kunmiksis multe da arabaj, persaj kaj hujaj idiomaĵoj. En la religia aktivado ili uzas ankaŭ la araban lingvon.

Komercado

Hujoj estas lertaj en komercado. Kvankam hodiaŭ ili sin okupas pri diversaj laboroj, tamen parolante pri komercado de siaj prapatroj, ili ĉiuj sentas fieron kaj ankaŭ ili mem havas apartajn opiniojn pri komercado.

Kompreneble multaj hujoj sin okupas pri terkulturado kaj paŝtado, sed nemalmultaj el ili kumulas komercadon. Antaŭe ili sin okupis ĉefe pri brutobuĉado, komercado de bovoj kaj ŝafoj, islamaj manĝaĵoj kaj leda prilaborado, kaj eĉ hodiaŭ iuj lokoj portas la antaŭan nomon rilatan la supre menciitajn okupojn, ekz. En la Ningxia-a Huj-nacieca Aŭtonoma Regiono troviĝas Ŝafaĵ-strato, Kamela Strato kaj aliaj. Iuj hujoj sin okupas pri vendado de jadaĵoj kaj juveloj, sed multaj pri etkomercado.