• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 18:36:05    
Huj-naciecanoj, ĉinaj islamanoj (2)

cri
En Ningxia loĝas ĉirkaŭ 2 milionoj da hujoj. En la merkat-ekonomia konkurenco la hujoj ekhavis ŝancon por montri sian talenton. Iuj entreprenas brutobredan farmon, aliaj lanlavadon kaj komercadon de felo kaj ledo aŭ luas grandan pecon da virga tero por kulturi grenon kaj arbojn. La antaŭaj kamparanoj jam fariĝis lertaj entreprenistoj, komercistoj kaj faras siajn kontribuojn al la ekonomia disvolviĝo de Ningxia.

Naciecaj moroj

La moskeoj estas nemankigebla publika loko en la islama vivo de la hujoj. Ili estas ne nur loko, kie la hujoj pasigas sian spiritan vivon, sed ankaŭ centro de la socia vivo de la islamanoj.

La moskeoj ĝenerale havas du arkitekturajn stilojn. Tiuj en internaj lokoj de Ĉinio havas arkitekturan stilon de ĉinaj palacoj pro longtempa influo de hanaj arkitekturaĵoj kaj la aliaj troviĝas ĉefe en la nordokcidenta regiono de Ĉinio. Ili konservas pli da arkitekturaj trajtoj de araboj kaj en iuj grandaj moskeoj videblas oraj reliefoj pri Korano.

Laŭ la religia kredo kaj naciecaj tradicioj, ĉiam kiam grupo da hujoj transloĝiĝis en iun novan lokon, ili tuj sin ekokupas pri konstruo de loka moskeo por fari religiajn aktivadojn, kiaj bano, interŝanĝo de informoj kaj diskuto pri gravaj aferoj de la lokaj samnacianoj.

En la vivo de la hujoj ĉie sentiĝas influo de islamo. La hujoj estas influataj de islamo en sia tuta vivo, inkl. de naskiĝo, morto, geedziĝo, vestoj, ornamoj, manĝaĵoj kaj higieno kaj iuj tradicioj kaj kutimoj estis transformitaj el islamaj reguloj. Ekz. islamo difinis, ke antaŭ kultado oni devas sin bani, tial la hujoj estas puremaj. Ĉiu huja domo havas grandan akvopoton ĉe la trabo. La poto havas truon ĉe la bazo. Ĝenerale oni ŝtopas la truon per korko kaj por banado forprenas ĝin. Malsupre de la poto estas drenilo. La ĉinaj moskeoj plejparte havas banejon.

Ĉe sia forpaso ĉiu hujo devas havi kompletan banon, t.e. la lastan banon, ĉar laŭ islamismo la naskiĝo, morto kaj malsaniĝo estas deciditaj de Alaho. La hujoj opinias, ke oni venas en tiun ĉi mondon tute puraj, kaj kiam oni forlasas ĝin, oni ankaŭ devas esti pura kun neniom da malpuraĵo. Antaŭ sia forpaso oni devas sin beligi, fortondi la longan hararon kaj ungojn kaj antaŭ enteriĝo de mortinto oni nepre devas bani la kadavron por montri ties aspiron al la sanktejo de islamanoj kaj kompreneble la kapo de la mortinto nepre devas direktiĝi al Mekko.