• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 19:43:12    
Brunkola bucero (foto)

cri

En Ĉinio la brunkola bucero (Aceros nipalensis) el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj vidiĝas nur en la suda parto de la provinco Junnan. Ĝi troviĝas ankaŭ de Hindio ĝis Tajlando. La bucero estas granda birdo kun longeco de 1,,1-1,2 metroj. Sur ĝia granda kaj flava beko ne troviĝas kornosimila elkreskaĵo, sed nur vidiĝas kvin preskaŭ vertikalaj nigraj strioj ĉe ambaŭ flankoj de la supra bekbazo. La brunkolaj gebuceroj surhavas plumojn malsamajn en koloro. La vizaĝo de la virbirdo estas brile blua, kaj la nuda parto de ĝia gorĝo estas helruĝa. Ĝi estas kovrita ĉefe de nigraj plumoj verde brilantaj, kun brunaj plumoj ĉe la kapo kaj kolo kaj blankaj plumoj ĉe la vosto, kies bazo tamen estas nigra. La flugiloj kaj vosto de la birdino estas samkoloraj kiel tiuj de la virbirdo, kaj ĝiaj ceteraj plumoj, escepte de tiuj ĉe la kapo kaj kresto, estas verde brilantaj nigraj. Ĝia vizaĝo estas pure helblua.

La brunkolaj buceroj vivas en montaj ĉiamverdaj arbaroj kaj aktivadas ordinare sur arboj, en paro aŭ en grupo el 3-5. ili forŝiras fruktojn kaj berojn per sia granda beko. Ili manĝas ankaŭ falintajn fruktojn, birdojn, malgrandajn musojn kaj insektojn. Akirinte manĝaĵon, ili unue ĵetas ĝin supre kaj poste englutas ĝin tutan. Se la ĉasaĵo estas viva, ili do mortigas ĝin unue per la granda beko kaj poste ĝin englutas. Kiam ili rigardas malsupren al io, ili ĉiam klinas la kapon, ŝajnigante sin stultaj, sed fakte ili estas tre saĝaj. Dum flugado ili rapide movadas siajn flugilojn kaj eligas grandan bruon; ofte okazas, ke antaŭ ol vidiĝas birdo, jam aŭdiĝas la bruo. Sidante, ili ĉiam atenteme rigardadas ĉirkaŭen; se ili trovas ion suspektindan, ili tuj flugas for unu post alia kaj samtempe eligas kriadon por voki siajn kunulojn. En la tempo de generado ili vivas pare, konstruas neston en truo de alta velkinta arbo kaj havas la kutimon ŝtopi nestaperturon per tero, arboŝelo, lignosegaĵoj kaj restaĵo de manĝaĵoj. La bucerino kovas ovojn kaj zorgas pri siaj idoj kaj la virbirdo provizas ilin per manĝaĵoj kaj gardostaras sur najbara arbo.

La brunkola bucero estas la plej bela el la buceroj, kiuj troviĝas en Ĉinio. ilia nombro estas tre malgranda, kaj ili vere estas raraj birdoj por apreco.