• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-10 19:48:50    
Nigrakapa tragopano (foto)

cri

La nigrakapa tragopano (Tragopan melanocephalus) el la ordo de la galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en sudokcidenta Tiveto de Ĉinio kaj Kaŝmiro. Ĝi similas al koko, sed estas iom pli granda ol ĝi. La maskla birdo havas nigran kapon, brile ruĝan kolon kaj nigran supra korpon miksitan per okra-griza koloro, kun blankaj okulformaj makuloj garnitaj per nigraj randoj; la ŝultroj surhavas malhelruĝan makulon. La malsupra korpo estas nigra kun klaraj blankaj okulformaj makuloj, la nigra vosto estas punktita de okraj, neregulaj nigraj transversaj makuloj kaj plumpintoj. La nuda parto de la vizaĝo brilas ruĝe, sub la okuloj estas kelkaj vicoj da bluaj punktetoj, la gorĝo estas malhelblua kaj malsupra mentono bluverda. La femala birdo havas sur la kapo kaj nuko okran koloron, ĝia supra korpo estas grizeta, kun neregulaj nigraj makuloj kaj blankaj strioj. La grizaj plumoj de la malsupra korpo miksiĝas kun malhelbrunaj plumoj. La plumoj ĉe la gorĝo havas malhelflavajn striojn. La plumoj ĉe la brusto kaj abdomeno havas blankajn makulojn borderitajn per nigraj randoj. La birdo longas 60-68 cm., kun vosto 19-25 cm. longa. La nigrakapa tragopano estas unu el la tri specoj de tragopanoj en Tibeto (la aliaj du specoj estas: ruĝbrusta tragopano kaj grizabdomena tragopano).

Ili vivas en montregiono 3 000-4 000 m. sper la marnivelo, en miksaj arbaroj el foliarboj kaj pinglarboj kaj rododendraroj aŭ betularoj. Ili malofte vizitas regionojn malpli ol 2 000 m. super la marnivelo. Ili agas unuope aŭ grupete. Junaj folioj, bambuidoj, maldikaj radikoj, semoj, beroj, glanoj kaj insektoj estas iliaj manĝaĵoj. Junie ili konstruas neston surtere aŭ sur 3 m. alta arbo. Farante porpariĝan prezentadon, la virbirdo starigas siajn bluajn karnecajn kornojn kaj disetendas brile ruĝblankajn karnecajn beklobojn, kiuj trairas vertikale po unu purpurblua strio, ĉe kies ambaŭ flankoj etendiĝas bluaj triangulaj makuloj. La bekloboj estas borderitaj de blua koloro. Ili aspektas tre belaj. La femala birdo ĉiufoje demetas 3-6 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn.

La nombro de la nigrakapaj tragopanoj estas tre malgranda. Tio vekis grandan atenton de la zoologoj de la mondo.