• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-13 16:20:50    
Iom pri <Administran Protektan Rimedon de Aŭtorrajto en Retejo>

cri

Povas esti dirite, ke la difino liveras "sekurecan havenon" por liveranto de ret-informa servo. Estro de societa departemento de gazetara centro de Pekina Qianlong Retejo Long Jinke diris intervjuate:

"Post publikigo de la rimedo, objektive dirite, tio favoras al disvolviĝo de retejo. Antaŭe ni ofte gajnis tribunalan alvokon kaj spertis kelkajn procezojn pri aŭtorrajto. Tio malutilas al ni."

Disvastigo en retejo estas rapida kaj oportuna. Antaŭe kiam aŭtoro trovis proprieto-atencon, estis malfacile nuligi negativan influon. Nun laŭ , se aŭtoro trovis tian proprieto-atencan agadon, li povas sendi informon al liveranto de reta informa servo. Tiam la liveranto devas tuj preni rimedon por translokigi koncernan enhavon por efike bremsi la agadon.

Ĉina alt-ranga konsilanto de Usona Filma Asocio Wang Yong esprimis, ke la rimedo favoras al ĉiuj aŭtorrajtantoj. Li diris:

"Publikigo de la rimedo estas bona afero al ĉiuj aŭtorhavantoj por protekti ilian aŭtorrajton. Ret-servanto post akiro de averto de aŭtoro kun tute vera atesto, devas kunlabore kun la aŭtoro, nuligi enhavon suspektatan pri proprieto-atenco. Ĝi eksplicitis devon kiun liveranto de reta informo-servo devas porti."

Apliko de speciale respondas al homoj, kiuj okupiĝas pri piratada agado. Ekzemple lastatampe Internacia Asocio de Diska Industrio akuzis iun retejon al ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Buroo, dirante, ke en la lastaj 2 jaroj, la retejo grandskale liveris senpagan subretigan servon de kantoj per la ĉina lingvo al retaj klientoj. Tiuj kantoj estas protektataj. Internacia Asocio de Diska Industrio kontinue spuris la retejon, tamen la lasta ofte ŝanĝis sian ret-adreson por eviti la spuradon. Laŭ la nove aplikita rimedo, se administra departemento de aŭtorrajto laŭleĝe konfirmis, ke ĝi estas piratada retejo, do respondeca departemento de la informadika industrio de ĉina Ŝtata Konsilantaro aŭ loka telekomunika administra institucio laŭ koncerna leĝo kaj administra statuso, faras trakton.

Oficistino de Aŭtorrajta Departemento de ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Buroo Zhao Xiuling diris:

"Ni traktas malican piratadon. Se ni konfirmis, ke ĝi estas piratada retejo, respondeca departemento de la informadika industrio de ĉina Ŝtata Konsilantaro, kia ĉina Informadika Ministerio aŭ telekomunika administra departemento de diversaj provincoj povas laŭ koncerna leĝo fari trakton."

Ankaŭ estro de instituto de intelekta proprieto de Ŝanhaja Universitato profesoro Tao Xinliang esprimis, ke apliko de favoras al pozitiva disvolviĝo de reta industrio kaj konstruado de reta harmonia medio.