• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 13:57:00    
Impreso pri Okcidenta Strato (1)

cri
Okcidenta Strato situas en la gubernio Yangshuo de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono de suda Ĉinio. La strato larĝas je proksimume 4 metroj kaj longas je pli ol 500 metroj. Malgraŭ sia malgrandeco, la strato tamen ĉiujare altiras al si centmilojn da turistoj el diversaj mondpartoj. Nun mi prezentu al vi tiun straton.

Ekde la momento, kiam mi suriris la Okcidentan Straton, tiu antikva strato kun la historio de pli ol 1 400 jaroj impresas min per sia historia spuro ĉie – la vojo estis pavimita per nigraj ŝtonplatoj, domoj starantaj ambaŭflanke konstruitaj per nigraj brikoj kaj verdaj tegoloj, kun supren leviĝantaj tegmentrandoj kaj ĉinstilaj korbeloj, kaj la gravulaĵoj sur pordoj kaj fenestroj estas tre delikataj kaj okulplaĉaj… La antikveca kaj eleganta stilo de la Okcidenta Strato harmonie kunfandiĝis kun la ĉirkaŭaj pitoreskaj naturaj pejzaĝoj.

La tipa "ĉina gusto", simpla kaj natura, de la Okcidenta Strato ne nur sorĉis min, sed ankaŭ interesas multe da alilandaj turistoj, kiuj svarmas tien. Sur tiu strato ĉiumomente videblas homoj kun diverskoloraj haŭtoj venintaj el diversaj mondpartoj. Same kiel mi, ili estas ravitaj de tiu antikva strato, promenante sur la vojo pavimita per nigraj ŝtonplatoj, aŭ aprecante antikvaĵojn en butikoj, aŭ ĝuante kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn en vendejoj. Vidiĝo kun tiel multaj fremdlandanaj vizaĝoj en tiu indiĝena urbeto donis al mi ankaŭ la impreson pri "internacia gusto" de la Okcidenta Strato. La apero de tiuj alilandaj turistoj sur tiu strato faras la antikvan straton juniĝanta. Moderneco kaj antikveco, la du antagonismaj fenomenoj, perfekte kunfandiĝis ĉi tie.

Laŭ mia opinio, la Okcidenta Strato similas al petolema infano kun la ŝanĝiĝema mieno. En la tago, la Okcidenta Strato estas kvieta, ĉar tiam turistoj ĝenerale emas ekskursi al la antaŭurbo por apreci la idiliajn pejzaĝojn, tial videblas nur kelkaj pasantoj sur la strato, kaj la pordo de butikoj estas duon-fermitaj, kvazaŭ pacience atendante almenaŭ unu vizitanton. Kiam la vespera krepusko kovras la straton kaj la ekster-urbaj pejzaĝoj estas ŝirmataj en la mallumo, la Okcidenta Strato tiam ekmontras sian bruo-plenan trajton, sekve ĉiuj restoracioj kaj drinkejoj senescepte estas okupataj de turistoj, kaj la tiama Okcidenta Strato aspektas iom fantazia en la flagranta lumo de diversaj lampoj.

En ĉinstila restoracio nomata "Jufulou", ĝia posedanto s-ro Lu Huaping instruas al alilandaj turistoj kuiri ĉinan pladon. S-ro Lu diris, ke la kurso pri ĉinaj pladoj funkciigata de li estas ege bonvenigata de alilandaj amikoj, kaj ĉiutage venas ĉi tien dekkelkaj alilandaj turistoj por lerni preparadon de ĉinaj pladoj. Li diris:

"Komence mi starigis drinkejon ĉe la Okcidenta Strato, kaj multaj alilandaj amikoj gastis en mia drinkejo. Ili ŝatis viziti nian kuirejon por spekti preparadon de ĉinaj pladoj. Kiam niaj kuiristoj estis liberaj, ili lernis kuiradon de ĉinaj pladoj helpate de niaj kuiristoj. Poste mi ekfunkciigis la restoracion de ĉinaj pladoj, kaj daŭrigis la instruadon al fremdlandanoj pri la preparado de ĉinaj pladoj."