• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 14:20:46    
Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio marŝos en impetan peridon

cri

La 6-an de junio en gazetara konferenco okazinta en Pekino, sinjoro Kang Rixin, ĝenerala maneĝero de la ĉina Ŝtata Nukle-Industria Korporacio, diris, ke en 2020 la totala kapacito de la ĉinaj nukleaj generatoraroj atingos 40 milionojn da kilovattoj, kiuj okupos ĉirkaŭ 4% de tiu de la tiamaj tutlandaj nukleaj generatoraroj. Tio signifas, ke Ĉinio konstruos ĉirkaŭ 30 nukleajn miliono-kilovattajn generatorarojn en la venontaj jaroj, kaj post nelonge 8 generatoraroj estos ekkonstruitaj. Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio marŝos en impetan peridon.

De la lastaj jaroj la ĉina ekonomio rapide disvolvata postulas multege da energio, precipe elektran energion. Por kontentigi postulon de la ekonomia disvolvo Ĉinio vigle entreprenas konstruadon de energio, la pura kaj altefika nukleenergio kompreneble fariĝos la prefero de Ĉinio. Sinjoro Kang Rixin, ĝenerala maneĝero de la ĉina Ŝtata Nukle-Industria Korporacio, diris, ke Ĉinio jam konklude elmetis planon pri disvolvo de nukleelektra produktado.

Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio komenciĝis en la 80-jaroj de la lasta jarcento. Post disvolvo de pli ol 20 jaroj, en Ĉinio jam 9 nukleaj generatoraroj komencis komercan funkciadon, kaj 2 generatoraroj estas konstruataj. Inter tiuj ĉi 11 generatoraroj, tri estas projektitaj kaj konstruitaj de Ĉinio mem, kaj la 8 aliaj estas konstruitaj de Ĉinio kunlabore kun Francio, Kanado kaj Rusio. La totala kapacito de la nukleaj generatoraroj funkciantaj estas 6, 7 milionoj da kilovattoj, en 2004 ilia elektra produktkvanto okupis 2, 3% de tiu de la tuta lando.

En la disvolva plano la ĉina registaro elmetis la orientilon "Preni nin mem kiel la ĉefan forton kaj kunlabori kun eksterlandoj", tio estas, ke en la konstruado oni prenos la ĉinan Ŝtatan Nukle-Industrian Korporacion kiel la ĉefan forton kaj samtempe enkondukos progresan teknologion de eksterlandoj kaj varbos partoprenadon de eksterlandaj organizoj, per internacia adjudikigo.

Sinjoro Kang Rixin diris, ke antaŭ 2020, por konstrui tiujn nukleajn generatorarojn Ĉinio elspezos ĉirkaŭ 400 miliardojn da juanoj, kaj nun la konstrua projekto de 8 nukleaj generatoraroj jam estas sankciita de la registaro, kaj la konstruado estas preparata.

Laŭ informo, nun jam tri organizoj el Usono, Francio kaj Rusio partoprenis en adjudikado pri konstruado de 4 nukleaj generatoraroj de du nukleaj elektrostacioj. Sinjoro Kang Rixin diris, en adjudikigo la ĉina flanko konsideras ĉefe progresecon de la teknologio, koston kaj transigon de la teknologio, sed ne politikan faktoron. Li esprimis, ke Ĉinio enkondukas novan nuklean teknologion de eksterlandoj kaj samtempe ankaŭ senĉese disvolvas sian teknologion, ekzemple la Ŝanhaja Esplorada kaj Projektada Instituto pri Nukleaj Inĝenieriaĵoj sub la ĉina Ŝtata Nukle-Industria Korporacio plenumis unuapaŝan projektadon de nuklea elektrostacio kun la totala kapacito de dek milionoj da kilovattoj en la fino de la lasta jaro, kaj ĝi jam sukcesis en ekzamenado de specialistoj. Tio markis, ke ĉina projektpovo de nukle a elektrostacio jam antaŭen marŝis grandan paŝon.