• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 15:09:24    
Rapide disvolviĝas la ĉina movbilda kaj karikatura industrio

cri

Karaj retlegantoj, la movbilda kaj karikatura industrio kun movbildo kaj karikaturo, reta ludo, mantelefona ludo kaj digitalaj produktoj kiel reprezentoj, estas titolita kiel "matensuna industrio" en la 21-a jarcento. La unua Ĉina Internacia Movbilda kaj Karikatura Festivalo aldonis novan movforton al leviĝanta ĉina movbilda kaj karikatura industrio. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

En Ĉinio troviĝas iu proverbo, "frue ellitiĝi, sed ne kapti fruan bazaron". La frazo trafe manifestas la ĉinan movbildan kaj karikaturan industrion. Kvankam la ĉina movbilda kaj karikatura industrio startis frue, tamen ĝi ĉiam ne estis enlistigita en vicon de progresindaj movbildaj kaj karikaturaj landoj.

La unua longa movbilda filmo en la mondo naskiĝis en 1937 kaj en 1941 Ĉinio publikigis la unuan movbildan filmon en Azio . En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, movbildaj filmoj , kaj publikigitaj de Ŝanhaja Studio de Movbilda Filmo gajnis premiojn en internacia filma festivalo. Pri presaĵo, "libreto" kun dense ĉinaj trajtoj, influis ĉinajn cent milionojn da geknaboj. Tamen tiuj manlaboraj movbildaj filmoj kaj karikaturoj kun malalta efikeco kaj alta produktokosto, jam estis elkribritaj en la nuna epoko. Ĉar en la nuna epoko, oni utiligas teknikon de komputilo. Post 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, grandnombro da movbildaj filmoj kaj karikaturoj de Usono, Japanio kaj Korea Respubliko eniris en Ĉinion kaj nombro de ĉinaj memkreitaj movbildaj filmoj kaj karikaturoj estas malmulta. Tia stato ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj.

"La unua Ĉina Internacia Movbilda kaj Karikatura Festivalo" okazinta en la ĉina orienta turisma urbo Hangzhou de la 1-a ĝis la 5-a de junio, estas la plej grandskala movbilda kaj karikatura festivalo en Ĉinio. "Foiro de Memkreita Movbilda kaj Karikatura Festivalo" estas grava enhavo de la festivalo. Institutoj por produkti movbildan filmon kaj karikaturon el Japanio, Korea Respubliko, Usono, Britio, Germanio, ĉina Hongkong kaj ĉina Taiwan kune kun centoj da koncernaj institutoj en ĉina interna loko, partoprenis en la foiro. Kvankam manifestaĵo ĉefe estas videa produkto, tamen oni povas vidi vastan perspektivon de la ĉina movbilda kaj karikatura industrio.

En la lastaj 2 jaroj, en Ĉinio fondiĝis multaj studioj por produkti movbildan filmon kaj karikaturon. En la urbo Hangzhou, troviĝas pli ol 50 tiaj studioj. Plejparto de tiuj studioj estas investata per privata kapitalo. Inter ili, Zhongnan Karikatura Kompanio estas studio por produkti movbildan filmon kun relative granda skalo. Movbilda filmo <Ĉiela Okulo>produktita de la kompanio kaŭzis kontentigan eĥon en merkatoj ĉina kaj alilanda. Vic-estro de la kompanio sinjoro Zhu Yeguang estas optimista pri disvolviĝo de la ĉina movbilda kaj karikatura industrio. Li diris:

"La unua parto de la movbilda filmo <Ĉiela Okulo> konsistas el 500 pecoj kaj poste ni aldonis 500 pecojn en la dua parto. En la internacia merkato, eĥo estas kontentiga. Nun ni jam subskribis kontraktojn kun Japanio kaj Tajlando. Ni alte atentas funkcion de la filmo kaj nun industria sistemo jam estas perfekta. Ni esperas manifesti la ĉinan kulturon per la industria sistemo."