• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 15:57:40    
Integriĝa procezo de Eŭropo ne devas hasti al sukceso

cri

La 12-an de junio, germana ĵurnalo publikigis specialan intervjuon al s-ino Benita Ferrero-Waldner, membro de EU pri eksteraj rilatoj kaj bonnajbaraj politikoj de Eŭropo. S-ino Benita Ferrero-Waldner faris averton pri trorapida procezo de plivastigo de EU. Ŝi diris, ke EU bezonas tempon por asimili la plej grandan plivastigan agadon de EU en 2004, la rapideco de la integriĝa procezo devas esti malrapidigita.

Lastatempe la integriĝa procezo de Eŭropo vizaĝas al multaj ĝenoj: post kiam Francio kaj Nederlando sinsekve vetois la "Konstitucian Konvencion de EU" per plebiscito, la brita registaro decidis prokrasti la plebisciton pri la "Konstitucia Konvencio de EU" laŭplane okazonta en la komenco de la venonta jaro. Cetere, diversaj landoj de EU havas siajn proprajn abakojn pri buĝeto de EU. Sinsekvaj malsukcesoj de la integriĝa procezo de Eŭropo ne nur manifestas multajn profundajn kontraŭdirojn en tiu procezo, sed ankaŭ montras la fakton, ke tro rapida integriĝo de Eŭropo ne kondukos al la celo.

En la pasinta jaro, EU realigis la plej grandan plivastigon en la historio. Gvidantoj de 25 membrolandoj de EU subskribis la "Konstitucian Konvencion de EU", por efike garantii praktikadon kaj glatan iradon de la integriĝa procezo de Eŭropo. Post subskribo de la konvencio, la rapideco de la integriĝa procezo de Eŭropo multe altiĝis, la forto de EU grandiĝis, tio alportis multajn favorojn al diversaj landoj de EU en politiko kaj ekonomio. Samtempe, la plivastigo de EU ankaŭ alportis serion da novaj problemoj kaj kontraŭdiroj, la diverĝo en la interno de EU pri la integriĝa procezo pluapaŝe profundiĝis. Precipe en majo de la pasinta jaro, 10 relative malriĉaj mezorient-eŭropaj landoj oficiale aliĝis al EU, popolanoj de malnovaj membrolandoj de EU ĝenerale maltrankvilas, ke la integriĝa procezo de Eŭropo ne alportis realan favoron al eŭropaj popolanoj. Laŭdire, multaj popolanoj de Francio kaj Nederlando ne oponas kontraŭ koncerna enhavo de la "Konstitucia Konvencio de EU", sed malkontentas pri trorapida paŝo de la integriĝa procezo de Eŭropo.

La buĝeta problemo de EU jam fariĝis la plej urĝa afero de EU. Tiu malfacila problemo kompakte rilatas al trohastemo de la integriĝa procezo de Eŭropo. Ĉar la 10 novaj membroj alsorbitaj de EU en la pasinta jaro ĉefe venas el mezorienta Eŭropo kaj aliaj relative malprogresemaj regionoj, subvencio al tiuj novaj membrolandoj estas peza ŝarĝo en la financa buĝeto de EU. Diversaj membrolandoj de EU havas grandan diverĝon pri la buĝeta problemo, tio koncentre manifestas diversajn problemojn kaŭzitajn de trohastemo de la integriĝa procezo de Eŭropo.

Estas emfazinde, ke kvankam la integriĝa procezo de Eŭropo suferis malsukceson, tamen la integriĝa procezo de Eŭropo estas tendenco, gvidantoj de nemalmultaj eŭropaj landoj esprimis esperon pri daŭra puŝo de la konstitucia procezo de EU. Konsidere pri iuj malfaciloj okazintaj lastatempe, EU tenos prudentan sintenon pri venonta plivastigo. Nuntempe la homoj metis esperon al la pinta konferenco de EU okazonta en Bruselo en la venonta semajno, atendante, ke diversaj landoj atingos unuecon en la konferenco pri koncernaj problemoj, por ke EU ludu pli gravan, pozitivan kaj konstruivan rolon en eŭropaj kaj internaciaj aferoj.