• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 16:05:33    
Mohamed el Baradei daŭre prenos postenon de ĝenerela direktoro de IAEA

cri

La 13-an de junio en aŭstria ĉefurbo Vieno okazis la 1-semajna konferenco de la Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA). Post la kunveno en la sama tago, proparolanto de la Internacia Atom-Energia Agentejo proklamis, ke la Konsilio unuanime konsentis, ke la nuna ĝenerala direktoro Mohamed el Baradei daŭre prenos la postenon de ĝenerala direktoro por la nova oficperiodo de 4 jaroj. Laŭ koncerna difino, la nomumo al Mohamed el Baradei estos sankciita de la Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo okazonta en septembro de la kuranta jaro. Ĝis nun, la disputado pri la kandidatiĝo de la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kiu daŭris jam duonan jaron, estis finfine solvita.

En la gazetara konferenco okazigita post la kunveno de tiu tago Mohamed el Baradei faris mallongan parolon. Li dankis la unuaniman subtenon de la 35 membrolandoj de la Konsilio, kaj samtempe, dankis ĉiujn membrolandojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo pro ilia konfido al li. Mohamed el Baradei diris, ke en la venontaj 4 jaroj la Internacia Atom-Energia Agentejo alfrontos grandegajn defiojn, precipe en traktado de du gravaj temoj pri sekureco kaj evoluado de la tuta terglobo. Li promesis fari sian eblon por oponi kontraŭ disvastigo de nukleaj armiloj, elimini malriĉecon kaj kune klopodi kun la internacia socio por realigi sennuklearmilan mondon. Mohamed el Baradei definitive esprimis, ke dum sia nova oficperiodo li daŭre traktos internaciajn problemojn per justa kaj sendependa maniero.

Ĉi-jare 62-jara Mohamed el Baradei naskiĝis en Egiptio. En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento li akiris sian bakalaŭrecon pri juroscienco en Kaira Universitato. Poste li iris al Nov-Jorka Universitato de Usono por studado kaj sinsekve akiris la magistrecon kaj doktorecon pri internaciaj leĝoj. En 1964, tiam 22-jara Mohamed el Baradei eniris la egiptan Ministerion de Eksteraj Aferoj kaj komencis sian diplomatian vivon. Mohamed el Baradei sinsekve oficistiĝis en la Monda Higiena Organizo, la Internacia Labora Organizo, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj, akumulinte grandan kvanton da spertoj pri laboroj en la internaciaj organizoj kaj institucioj. En 1984, Mohamed el Baradei eklaboris por la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj prenis sinsekve la postenojn de la reprezentanto de la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo en Unuiĝintaj Nacioj, leĝa konsilanto por la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj direktoro de la departemento de eksteraj rilatoj de la Internacia Atom-Energia Agentejo. En decembro de 1997, Mohamed el Baradei fariĝis la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj en 2001 li sukcese reelektiĝis kiel la ĝenerala direktoro. Lia dua oficperiodo finiĝos en la 30-a de novembro de la kuranta jaro. Mohamed el Baradei lerte parolas la araban, la anglan kaj la francan lingvojn.