• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 17:21:24    
Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso? (1)

cri
Claude Piron, sviso, profesoro pri psikologio, psikoterapiisto kaj verkisto, kontribuis al la bulonjaj solenaĵoj per atentokapta prelego pri la nuna stato kaj perspektivoj de Esperanto. Ĉu la eta Davido havas ankoraŭ la ŝancon kontraŭ la angla Goliato?
Antaŭ cent jaroj
Cent jaroj, jam cent jaroj pasis, ekde tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Espeanto, dirante: Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn. (…) Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj [niaj] vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (…) de la mondo. (…) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: (…) la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Kaj iom pli poste li diris: En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj [senprivilegiaj], neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (…), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membrojn de unu nacio, kiel membrojn de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (…) kiuj premas al si reciproke la manojn (…) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo ĉe Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.
Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis: Nu, li vere troigas. Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.
Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble! Vere mirakla afero!
Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis. Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devus paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.
Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon Preĝo sub la verda standardo: pluraj ĉeestantoj ploris! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.
Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo. Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspetive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.