• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-14 17:23:30    
Nigra gibono

cri

La nigra gibono (Hylobates concolor) el la ordo de primatoj kaj familio de hilobatidedoj troviĝas en Junnan kaj Hainan-insulo de Ĉinio. Ĝi estas la plej malgranda el la antropoidoj. Ĝi similas al antropoido, sed ĝiaj antaŭaj membroj estas pli longaj ol la postaj. Kiam ĝi staras sur la postaj kruroj, ĝiaj manoj preskaŭ tuŝas la teron. La gibono ne havas vangpoŝojn kaj ĝia vosto estas jam degenerinta. Ĝia korpo longas ĉ. 50 centimetrojn kaj pezas 7-8 kilogramojn. La juna gibono portas brunnigrajn harojn, la plenaĝa virgibono nigrajn kaj la plenaĝa gibonino brunflavajn aŭ brungrizajn. Ŝur ĝia verto kreskas nigraj haroj.

La nigraj gibonoj vivas en vastaj tropikaj praarbaroj kaj moviĝas rapide kaj lerte. Sur branĉoj inter arboj ili saltas tiel rapide kiel birdo flugas en aero. Per unu facila eksalto ili povas transpasi pli ol 3 metrojn, iam eĉ dekkelkajn metrojn. Sed sur la tero ili ne estas tiel kapabla, ili devas levi alten siajn longajn antaŭbrakojn kaj iras malrapide per la postaj membroj, kiel kapitulacantoj. Kurante ili tuŝas la teron per mandorsoj, dank' al kies forto ili pligrandigas sian rapidecon. La nigraj gibonoj loĝas en pluvarbaroj malpli ol 2 000 metrojn super la marnivelo. En tagoj pluva, nebula kaj malserena ili malofte aktivadas. En serena mateno ili estas plej viglaj. Per sia voĉsako ili blekas laŭte. Kiam leviĝas la suno, ili senĉese blekas sur arboj, kaj ilia blekado fariĝas pli kaj pli granda kaj daŭras ĉiufoje 20-3- minutojn. En la 10-a horo ili komencas serĉi manĝaĵojn. Tagmeze plenkreskaj gibonoj ripozas iom da tempo, kaj la junaj kaj idaj daŭre petolas. De posttagmezo ĝis vespero ili malofte blekas. En nokto ili dormas sur arboj. La nigraj gibonoj kutime kunloĝas en familio, ĝenerale el 2-6 kaj hazarde en grego el pli ol dek. Ĉiu aro havas sian sferon kaj malpermesas al aliaj gregoj eniri en ĝin. Sed inter ĉiuj sferoj estas ejo komuna por ili, kie ili povas libere serĉi manĝaĵojn sen malpaco. La nigraj gibonoj manĝas sovaĝajn fruktojn, junajn foliojn, ĝermojn kaj semojn, jafoje ankaŭ insektojn, bridetojn kaj ovojn. Post 7-monata gravedeco nigra gibonino naskas unu idon, kiu maturiĝos post 6-10 jaroj kaj povas vivi 30 jarojn.