• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 13:25:30    
Akvo cervo (foto)

cri

La akvocervo (Cervus unicolor) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj estas trovebla en Junnan, Siĉŭan, Hunan, Gŭangŝji, Gŭangdong kaj Taj'ŭan de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio, Srilankao, la Hindoĉina Duoninsulo, Indonezio kaj la Filipinoj. La plenkreska akvocervo altas 1,3-1,4 metrojn kaj pezas 200-300 kilogramojn. Ĝia korpo estas bruna, la kolo, abdomeno, internaj flankoj de la kvar membroj kaj dorsa flanko de la vosto estas flavaj. Ĝi portas malhelbrunan strion de la frunto, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Ĝi havas grandajn kaj rektajn orelojn, kun okulfrapa orbita glando. La akvocervoj vivas en arbaroj kaj herbejoj kun maldensaj arboj. Ĝi ne havas fiksan loĝejon, malofte iras al loko malproksime de akvofonto. Kvankam ĝi estas foje videbla en frumateno aŭ vespera krepusko, ĝi tamen aktivadas, manĝas kaj trinkas ĉefe nokte. Ĝi tage ripozas en arbaro aŭ ŝirmejo. Ĝi manĝas ĉefe herbojn, precipde junajn herbojn proksime al akvofonto, kaj ankaŭ arbofoliojn, ĝermojn kaj sovaĝajn fruktojn. Iafoje ĝi manĝas plantidojn de rizo kaj batato. La akvocervo ŝatas vadi en ŝlimo tutjare, precipe antaŭ kaj dum la pariĝa tempo. Eĉ en frosta vintro, ĝi ankoraŭ ofte kuŝas en malprofunda akvo. Ĝi estas saĝa kaj singardema, havas akran flaradon kaj kuras rapide. Krom homoj, ankaŭ tigroj, leopardoj kaj ŝkaloj estas ĝiaj naturaj malamikoj. Antaŭ pariĝo la vircevo okupas spacon kaj per blekado allogas al si 6-8 cervinojn. Al la aliaj vircervoj estas malpermesite eniri tiun spacon. La vircervo vivas kune kun cervinoj nur en la pariĝa tempo. Post la pariĝa tempo, la vircervo forlasas la cervinojn kj denove komencas vivi sola. Kaj la cervinoj vivas kune kun siaj idoj.

La hartufa cervo (Elaphodus cephalophus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en la baseno de Jangzi-rivero kaj sudorienta Ĉinio. Laŭdire ĝi vidiĝas ankaŭ en la norda parto de Birmo. La hartufa cervo estas malgranda. Ĝia korpo estas malhelbruna, kun krudaj haroj. Somere ĝi portas sur si ruĝbrunajn harojn kaj vintre malhelgrizajn. Ĝi havas tufon da nigraj longaj haroj hirtaj sur la frunto, kaj ĝuste pro tio ĝi nomiĝas hartufa cervo. La interna flanko de ĝiaj oreloj, la abdomeno kaj dorsa flanko de la vosto estas blankoj. Sur ĝia orelpinta dorso troviĝas blanka makulo. Ĝi aspektas kiel la muntjako. Ĝi havas longecon de 110-160 centimetroj, kun vosto 7-15 centimetrojn longa, kaj altecon de 52-72 centimetroj. Nur la vircervo portas mallongajn kornojn.