• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 14:37:23    
Impreso pri Okcidenta Strato (2)

cri
Ĉe la Okcidenta Strato, krom ĉin-stilaj restoracioj, kia la restoracio funkciigata de s-ro Lu, ankaŭ vidiĝas abundaj restoracioj de okcidentaj pladoj, kafejoj, bierejoj kaj aliaj ekzotikaj vendejoj, kiuj montras ankoraŭ pli densan "internacian guston". Sur iliaj ŝildoj kaj menuoj legiĝas skribaĵoj en la lingvoj angla, franca, germana kaj aliaj. Interalie la posedantoj de 20 restoracioj estas alilandanoj. Ni prenu kiel ekzemplon s-ron Alf, la posedanton de "Bubala Drinkejo".

S-ro Alf estas aŭstraliano. Antaŭ kvin jaroj, kiam li turisme vojaĝis al Ĉinio, li estis ĉarmita de edenaj pejzaĝoj de la Okcidenta Strato, sekve li decidis loĝi en tiu bela kaj kvieta loko. Poste li edziĝis al loka knabino kaj havas infanon. Li funkciigas la drinkejon nomatan Bubala Drinkejo. S-ro Alf diris, ke li decidis pasigi la tutan vivon ĉe la Okcidenta Strato. Li diris:

"Mi loĝas ĉi tie jam kvin jarojn kaj tre ŝatas tiun ĉi lokon. La Okcidenta Strato estas sufiĉe malfermita. Ĉi tie oni povas amikiĝi kaj babili kun multaj homoj. En Yangshuo kun bildecaj naturaj pejzaĝoj, oni povas promeni aŭ bicikli sur stratoj, kaj naĝadi somere. Mi kaj mia edzino ĉi tie konatiĝis kaj enamiĝis unu al la alia, nun jam havas infanon, kaj mia estonta vivo restos ĉe la Okcidenta Strato."

Same kiel s-ro Alf, multaj alilandaj turistoj ne volas forlasi la Okcidentan Straton, kiam ili vojaĝis tien. Ili ŝatas tieajn pitoreskajn naturajn pejzaĝojn, tieajn idilian vivon kaj amikiĝemajn loĝantojn. Iuj el ili paŭzas tie dekkelkajn tagojn por sin refreŝigi dum la vojaĝo, aliaj loĝas duonjaron aŭ pli longe por feriado, kaj ceteraj simple fiksloĝas tie, havigante al si propran familion kaj karieron. La ĉinaj loĝantoj de la Okcidenta Strato antaŭ longe jam kutimiĝis al la kunekzisto kun tiuj alilandaj gastoj. S-ino Li Sha diris, ke en ŝia familia hotelo, usona gasto loĝas jam ok jarojn. Ŝi diris:

"Mia amiko estas usonano, kiu loĝas en mia hotelo de antaŭ ok jaroj. Li tre ŝatas la Okcidentan Straton. Li diris, ke mia hotelo estas malgranda, sed tre ĉarma, el ĉi tie oni povas vidi, ke la pasantoj kun diverskoloraj haŭtoj frekventadas la straton kaj manifestas sian propran kulturon. Liaopinie, tio estas tre bela vidindaĵo."

Sur tiu antikva strato, la loĝantoj venintaj el Usono, Francio, Britio, Aŭstralio kaj aliaj mondpartoj kreas la rakontojn de la Okcidenta Strato, kaj plezure ĝuas la vivon en tiu tergloba vilaĝo, kie kunfandiĝis diversnaciaj kulturoj. Per kio do tiu strato altiras al si tiel multe da alilandanoj fiksloĝi? Pri tiu demando, s-ro Zhu Minghong, ĵurnalisma oficisto de la loka registaro, opinias, ke la ĉarmo de la Okcidenta Strato ja kuŝas en tio, ke ĝi estas "loko senobstakla". Li diris:

"Alilandanoj, kiuj venis al Yangshuo, diras, ke la Okcidenta Strato estas la plej alloga feriejo por ili. Ĉar ĉi tie ne ekzistas la lingva obstaklo, nek la psika, nek la senta, kaj ĉi tie kunfandiĝas kulturoj de dekoj da landoj, tial ili ŝatas ĝin. Ĉiuj homoj, malgraŭ diferencoj en la nacio, haŭta koloro kaj lingvo, povas trovi la kaŭzon de kunekzistado ĉe la Okcidenta Strato."

En la libera kaj senobstakla tereno de la Okcidenta Strato, oni povas absorbite legi la ŝatatan libron kun taso da kafo apud si, spite la stratan bruadon; oni ankaŭ povas sate ĝui vinon en drinkejo, laŭte babilante kun konataj aŭ nekonataj amikoj, ignorante la formalan ĝentilecon… Kiel ajn oni volus sin distri, la Okcidenta Strato havas sufiĉe da toleremo por akcepti ilin. Ĉar ĝi estas libera, kaj ankaŭ la homoj, ekzistantaj tie, estas liberaj.