• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 16:02:39    
Rafsanjani espereble refoje elektiĝos kiel irana prezidento

cri

En la 17-a de junio, Irano okazigos ĝeneralan elektadon de prezidento. Laŭ la plej nova opinisondo publikigita de la irana islama novaĵ-agentejo, la subtena proporcio por eksprezidento Akbar Hashemi Rafsanjani daŭre antaŭiras kompare kun tiu por la aliaj 7 kandidatoj. Laŭ la ĝenerala internacia publika opinio, Akbar Hashemi Rafsanjani, veterana politikisto de Irano, espereble triafoje elektiĝos kiel la prezidento de Irano.

De 1989 ĝis 1997 Akbar Hashemi Rafsanjani estis la prezidento de Irano. Nun li estas prezidanto de la komisiono pri ŝtataj interesoj. Post la eksplodo de la irana islama revolucio en 1979, Akbar Hashemi Rafsanjani prenis sinsekve la postenojn de membro de la irana revolucia konsilio, ministro pri internaj aferoj, prezidanto de la irana parlamento kaj aliaj. Li iam estis nomumita kiel la plenuma ĝenerala komandoro de la irana armeo. Estante prezidento, li prenis praktikemajn politikojn, ne nur subtenante la konservativan sekton, sed ankaŭ prenante mildan malferman starpunkton por disvolvi ekonomion. Diplomatie, li serĉis dialogadon kun la okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, kaj akumulis abundajn politikajn spertojn.

Aliflanke, de la lastaj 8 jaroj dum la regado de la reformada sekto kun la nuna prezidento Mohammad Khatami kiel reprezentanto, la internaj kaj diplomatiaj atingoj de Irano ne estas tiom evidentaj. Tiel la enlandaj balotantoj perdis sian entuziasmon por la reformada sekto. Internacie, la nuklea intertraktado inter Irano kaj Eŭropa Unio daŭras tiom longe kaj ankoraŭ ne finiĝis. La puno al Irano fare de Usono ankoraŭ daŭras. Mankas al Irano favora internacia medio, kaj tio serioze influas la diplomatiajn rilatojn kaj ekonomian disvolviĝon de Irano. En tia enlanda kaj internacia medio la iranaj popolanoj esperas, ke Akbar Hashemi Rafsanjani reelektiĝu kiel prezidento de Irano kaj elvolvu sian apartan gvidan talenton por revigligi Iranon. Post sia proklamo pri kandidatiĝo por la prezidenteco, Akbar Hashemi Rafsanjani esprimis, ke sub la nuna situacio Irano devas praktiki mildajn politikojn por akiri konfidon de la internacia socio al Irano, kaj samtempe, disvolvi ekonomion kaj demokration. Li ankaŭ promesis solvi senlaborecon, socian garantion, malriĉecon, koruptecon, diskriminacion kaj aliajn problemojn.

La neevitebla paroltemo en ĉi-foja ĝenerala elektado estas la irana nuklea problemo. Kian starpunkton tenas diversaj prezidentaj kandidatoj pri la irana nuklea problemo, tio rekte rilatas al la rezulto, ĉu ili gajnos la subtenon de la balotantoj.

En la 14-a de junio, akceptante intervjuon de usona amaskomunikilo, Akbar Hashemi Rafsanjani esprimis, ke se Usono deziras sincere fari kunlaborojn kun Irano, nun estas la plej bona ŝanco por turni al nova paĝo de startigo de la duflankaj rilatoj. Kun tiu ĉi esprimo kaj antaŭaj similaj paroloj de Akbar Hashemi Rafsanjani, Usono kaj Eŭropa Unio jam vidis la esperon por pace solvi la iranan nuklean problemon. Tial, ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio esperas, ke Akbar Hashemi Rafsanjani gajnu la ĝeneralan elektadon.