• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 16:04:55    
Bona medio akcelas kreskadon de la nombro de eksterlandaj studentoj en Ĉinio

cri

Lastatempe la ĉina Eduka Ministerio publikigis, ke en la lasta jaro sume pli ol 110mil eksterlandaj studentoj studis en Ĉinio, kaj la nombro de tiuj studentoj kreskis pli multe je 42% kompare kun tiu de 2003. Oficisto de la ĉina Eduka Ministerio malkaŝis, ke la ĉina registaro plue alprenos rimedojn por impulsi progreson de la laboro pri eksterlandaj studentoj en Ĉinio.

Laŭ statistiko de la ministerio, tiuj pli ol 110mil eksterlandaj studentoj venis el 178 landoj, Korea Respubliko, Japanio, Usono, Vjetnamio kaj Indunezio respektive okupas la antaŭajn 5 lokojn kun la plej multaj studentoj en Ĉinio.

La ĉina registaro delonge inspiras eksterlandajn studentojn studi en Ĉinio, liveras al ili subtenon de speciala fonduso, kaj dediĉas sin por establi bonan administradan sistemon kaj elkulturi aron da specialaj edukaj laborantoj de eksterlandaj studentoj. Samtempe senĉesa disvolvo de la ĉinaj diplomatio kaj ekonomio logas eksterlandajn studentojn. Sinjorino Chen Yinghui, kiu respondecas pri eksterlandaj studentoj en Ĉinio, analizis, ke tiuj ŝanĝiĝoj estas ĝuste la kialoj, kiuj kaŭzis kreskon de la nombro de eksterlandaj studentoj en Ĉinio. Ŝi diris, "En la lastaj jaroj kun disvolvo de la ĉinaj diplomatio kaj ekonomio, precipe eduko, pli kaj pli multaj landoj aprobas ĉinan superan edukadon, kaj pli multaj eksterlandaj studentoj elektas Ĉinion. Samtempe rapida disvolvo de la ĉina ekonomio grandigas ĉinan influforton, ankaŭ la ĉina tradicia kulturo logas eksterlandajn studentojn, kaj tiuj kaŭzoj impulsas rapidan kreskon de la nombro de eksterlandaj studentoj en Ĉinio."

Eksterlandaj studentoj venintaj en la lasta jaro troviĝas en 420 altaj lernejoj kaj aliaj edukaj institucioj de ĉinaj diversaj lokoj, 95% el ili estas mempagaj. Iliaj studfakoj tuŝas lingvon, kulturon, ekonomion, juron kaj la kampojn de scienco, inĝenieriaĵo, agrikulturo kaj medicino.

Ki Joon Kwon, knabo el Korea Respubliko, studas en Kolegio de Ekonomia Administro sub Pekina Universitato. Li opiniis, ke estas la plej racia elekto en lia vivo, ke li elektis Ĉinion. Ĉar nuntempe multaj grandaj entreprenoj de Korea Respubliko, precipe financaj institucioj, bezonas laborantojn, kiuj bone konas Ĉinion, kaj ankaŭ la registaro de Korea Respubliko speciale zorgas tiujn, kiuj scipovas la ĉinan lingvon. Se iu koreano diplomiĝis de fama ĉina universitato, certe li (ŝi) gajnos salajron pli bonan ol tiu, kiu diplomiĝis de Seula Universitato, la plej fama universitato de Korea Respubliko. Li diris, "La registaro kaj grandaj entreprenoj liveras favoran politikon, nun pli kaj pli multaj koreaj studentoj studas en Ĉinio, kaj ankaŭ 7 miaj mezlernejaj kolegoj nun studas en Pekina Universitato.

Same kiel Ki Joon Kwon, ankaŭ multaj koreaj junuloj opiniis, ke studo en Ĉinio alportos al ili bonan disvolvan ŝancon. Sinjorino Chen Yinghui de la ĉina Eduka Ministerio opiniis, ke eksterlandaj studentoj samaj kiel Ki Joon Kwon estas ne nur amikaj kaj kunlaboraj pontoj, sed ankaŭ rara talentula fonto, kiun kune posedas la akcepta lando kaj la sendaj landoj. Ŝi malkaŝis, ke la ĉina Eduka Ministerio jam alprenis rimedojn por allogi al si pli multe da eksterlandaj studentoj.

Tiuj rimedoj inkluzivas tion, ke oni plifortigu administradon de eksterlandaj studentoj en Ĉinio kaj konstruadon de la instruista teamo, plibonigu sintezan kurac-asekuran sistemon por liveri al la studentoj pli multajn garantiojn, kaj establu informan administran sistemon de eksterlandaj studentoj en Ĉinio por fortigi servadon kaj administradon al la eksterlandaj studentoj.