• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 16:31:47    
'Reĝo helpanta malriĉulojn' Sun Fengxiang

cri

En la ĉina nordorienta urbo, troviĝas 'vilaĝa oficisto', lokanoj nepre titolas lin 'reĝo helpanta malriĉulojn'.

Li estas Sun Fengxiang, membro de komitato de Shenyang-a Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĝenerala direktoro de grupo Fengxiang kaj la nuna estro de la komitato de vilaĝo Hunhebao. Li ne nur gvidis popolamason sur la riĉiga vojo, sed ankaŭ liveris helpon al multaj malriĉaj kamparanoj, infanoj, kiuj ne plu vizitis lernejon, kaj senapogaj maljunuloj.

Danki samvilaĝanojn estas mia primitiva forto de kreo de entrepreno

Samvilaĝanoj dufoje savis la vivon de familianoj de Sun Fengxiang. En vintro, por sin varmigi, familianoj de Sun Fengxiang instalis gasfornon, pro malbona aerfluo, ili dufoje haladziĝis, bonŝance bonkoraj vilaĝanoj trovis ilin kaj ĝustatempe sendis ilin al hospitalo, ili estis savataj.

"Ni certe dankos samvilaĝanojn'. Tiam, helpo al samvilaĝanoj fari figikan laboron ĝojigis Sun Fengxiang.

Post la 3-a plena kunveno de la 11-a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, Sun Fengxiang faris negocon, pro siaj saĝo kaj diligento, li fariĝis tre fama riĉulo. Iuflanke li vastigis investon kaj administron, aliflanke li faris pli kaj pli multe da dankaj redonoj al samvilaĝanoj.

La vilaĝo Hunhebao estas la granda vilaĝo kun preskaŭ dekmil homoj, malriĉuloj relative estas multaj, preskaŭ ĉiuj familioj ricevis monhelpon de Sun Fengxiang.

Por ke malfacilaj homoj povu ĝustatempe trovi lin, Sun Fengxiang publikigis la numeron de sia movebla telefono kaj garantiis malfermi la telefonon en 24 horoj, vilaĝanoj povas trovi lin kiam ili havas malfacilon.

"La malgranda estro de vilaĝa komitato estas la granda tereno feliĉigi popolamason"

En 2001, vilaĝanoj elektis Sun Fengxiang kiel estron de vilaĝa komitato.

Sun Fengxiang sciigis samvilaĝanojn: "Mi ne volas servi kiel la 'oficisto', mi atentas tion, ke la malgranda oficisto liveris al mi grandan terenon feliĉigi popolamason."

En la komenco de la servado, Sun Fengxiang postulis sin: unue, li propre ne konsumu monon de la vilaĝo; due, ĉiuj aferoj de la vilaĝo estu decidataj de vilaĝanoj; kaj trie li laŭgrade konstruu la vilaĝon Hunhebao kiel la plej bonan vilaĝon en la provinco Liaoning, eĉ en la tuta Ĉinio.

En la vilaĝo troviĝas pli ol 500 maljunuloj kaj pli ol 100 kripluloj, pri la stato Sun Fengxiang iniciatis establi asocion de maljunuloj kaj asocion de kripluloj.

Por lerni spertojn de aliaj lokoj kaj pli bone gvidi samvilaĝanojn riĉiĝi, en februaro de 2004, Sun Fengxiang pagis koston kaj gvidis pli ol 50 vilaĝajn oficistojn kaj reprezentantojn de popolanoj, venis al ŝanhaja vilaĝo Jielong por lernado. Nun, la vilaĝo Hunhebao jam tute realigis kamparan urbigon, la ekonomio rapide disvolviĝas, jarenspezo kaj aliaj normoj de popolanoj jam estis enlistigitaj en antaŭaj lokoj de la tuta provinco.