• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 17:35:32    
Oratora Konkurso en Vilno

cri
En la 90-a UK en Vilno denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed ĉiu kandidato devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (moonmont pt.lu).
La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:
· Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi?
· Ĉu la Fundamento bremsas la lingvan evoluon de Esperanto aŭ ĉu ĝi funkcias kiel unuigilo?
· Modo, ĉu esprimo de liberiĝo, ĉu esprimo de sklaviĝo?
· Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?
Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos ĉ. 10 minutoj. La paroladoj estos juĝataj el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.
NAŬ PRELEGOJ EN IKU KAJ TRI AIS-KURSOJ EN VILNO
Naŭ fakuloj prelegos en la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato en la 90-a Universala Kongreso en Vilno. La Estraro aprobis la programon de IKU surbaze de la rekomendoj de la Komisiono pri IKU. Du el la prelegoj funkcios ankaŭ kiel enkondukoj al samtema kurso de Akademia Internacia de Sciencoj. Ekster la formala kadro de IKU okazos krome tria AIS-kurso.
La Vilnan IKU-sesion inaŭguros ĝia rektoro, prof. Aloyzas Gudavicius (Litovio). Post la inaŭguro li prelegos pri etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto. Ankaŭ aliaj prelegoj rilatos al Esperanto aŭ interlingvistiko. D-ro Vilmos Benczik (Hungario) pritraktos skriban kaj voĉan Esperanton en semiotika spegulo kaj d-ro Aleksandr Duliĉenko (Estonio) la serĉadon de komuna lingvo por Eŭropo. Pri la aĝo de lingvoj parolos prof. Jouko Lindstedt (Finnlando), demandante, ĉu la litova vere estas maljuna kaj Esperanto juna lingvo. Pri granda publiko povas sendube jam anticipe kalkuli inĝ. Toon Witkam (Nederlando) kaj d-rino Jane Edwards (Usono), kies temoj estos respektive aŭtomata tradukado kaj vampiroj. D-ro Shigeaki Nagamachi (Japanio) prelegos pri la evoluo de matematiko kaj moderna matematika fiziko.
La prelego de d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) kaj prof. Amri Wandel (Israelo), "La Lakta Vojo - nia hejmo en la universo", kaj tiu de prof. Ieva Ŝvarcaite (Litovio), "Homara agado en la teritorio de la lasta kontinenta glaciepoko en la ĉebalta regiono: ekologia aspekto" enkondukos AIS-kurson. Trian kurson de AIS en Vilno donos prof. Helmar Frank (Germanio) pri la temo "La Sibiua programo de eŭrolingvistiko".
Same kiel en ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde 1997, ankaŭ en Vilno kongresanoj povos aĉeti presitan kolekton de la IKU-prelegoj, kiu estos vendata post la UK en la Libroservo de UEA.