• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 14:09:06    
Ĉina fama marko: Wahaha

cri
Danone, unu el la 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo, la franca manĝaĵa kaj trinkaĵa entrepreno kun la jara venda sumo je 13 miliardoj da eŭroj, nun forte produktas novan produkton en la grupo Wahaha.

En la lastaj 10 jaroj, Danone jam kune kun Wahaha kunkapitale konstruis 5 entreprenojn kaj kreis multajn novajn produktojn. Sed Danone estas ne konata de multaj ĉinoj. Ĉar de la komenco de kunlaboro, ĝenerala direktoro de la grupo Wahaha sinjoro Zong Qinghou persistos en du 'devojn': "Devas akceli nian markon kaj devas esti tute regata de ni". Ĉiufoje Zong Qinghou venis al franca Parizo por ĉeesti al altnivela kunveno de Danone, antaŭ la ĉefstabejo hisas la nacian flagon de Ĉinio.

La jara venda sumo superis 10 miliardojn da juanoj de renminbi, per fakto Wahaha eksplikis la gravecon de marko. En 27 provincoj kaj municipoj de Ĉinio, la grupo Wahaha fondis pli ol 70 tutkapitalajn kaj akcioregajn filiojn, samtempe en merkata vastigo, alprenis apartan strategion de komuna venda korpo. Multaj homoj opiniis, ke la sukceso de Wahaha fontas el tio. Sed Zong Qinghou opiniis, ke la marko 'Wahaha' profunde radikis en ĉinoj, pro 'popolamasa stilo kaj alta kvalito'.

La popolamasa stilo montras, ke produktoj de Wahaha troviĝas ĉie, konsumantoj povas vidi kaj aĉeti produktojn ĉie, kaj la prezaro de produktoj de Wahaha estas malgranda, kiu ajn homo povas porti la prezaron. La alta kvalito montras, ke produktoj de Wahaha vere posedas uzan valoron kaj fidindan kvalitan garantion.

Multaj specialistoj opiniis, ke sinrego de entreprenoj estas pli grava ol iu ajn leĝo por manĝaĵa sekureco, kaj la plej bona sinrego fontas el ŝparo al marko. Troviĝas vortoj de kvalita administrado de la grupo Wahaha: 'Strebu por nula manko.' De 1996, Wahaha ĉiuflanke plenumas normon de internacia kvalita sistemo ISO9001 kaj glate estis aprobita de la kvalita sistemo. Por altigi administran nivelon de manĝaĵa sekureco kaj fortigi sekurecan kaj higienan kvalitan kontrolon en la produkta kaj prilabora procezo, Wahaha la unua establis kaj funkciigis la sistemon HACCP en disversaj produktaj filioj kaj tute glate estis aprobita de HACCP.

En ŝtatanivelaj kaj provinconivelaj kvalitaj ekzamenoj en la lastaj jaroj, kvalifika proporcio de Wahaha ĉiam tenis 100%.

En 1998, Wahaha kreis novan produkton "Feichangkeke—propran coca-cola de ĉinoj", establis nacian industrian flagon, defiante internaciajn grandajn markojn. Post 3 jaroj, produktokvanto kaj vendokvanto de Feichangkele jam superis 600 mil tunojn, kaj Feichangkele staras kune kun Coca-cola kaj Pepsi-cola en la ĉina merkato.